dcsimg

Xanthorrhoea ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Gresoarboj (Xanthorrhoea), greke xanthos(= flava, ora) kaj roea (= fluanta, flui) koncernas la rezinon, laŭ James Edward Smith.[1] Ĝi estas la sola plantgenro de la subfamilio Xanthorrhoeoideae en la familio de la Asfodelacoj (Asphodelaceae) en la ordo de la Asparagaloj (Asparagales). La ĉ. 28 specioj hejmiĝas en Aŭstralio kaj estas tipaj elementoj de la Australiso.

Priskribo

 src=
floraro kun multaj malfermaj floroj de Xanthorrhoea gracilis
 src=
Fruktaro kun kapsulfruktoj de Xanthorrhoea preissii
 src=
ilustraĵo de floroj, frukto kaj semoj

Habito kaj folioj

Xanthorrhoea estas ĉiamverdaj kserofita, multjaraj plantoj. La planto havas flavan, ruĝan kaj brunan rezinon. Multaj specioj formas dum la jaroj lignan kaj malmulte disbranĉitan trunkon. Ĉe kelkaj specioj la tigo kreskas plejparte subtere kiel rizomo aŭ bulbo. Ekzistas nenormala dikkresko, kiu funkcias per unusola kambio. La gresarboj kreskas de 2 ĝis maksimume 6 m kaj aĝas ĝis 350 aŭ 450 jaroj. Troviĝis ankaŭ arbo kiu aĝas 600 jarojn[2]. La pojara alteckresko estas nur 0,8 ĝis 6 cm[3]. La plantaj partoj plej ofte estas harhavaj.

La alternestarantaj kaj spirale kreskantaj folioj estas simplaj. La foliplato estas mallarĝa, linieca, unufacia, gresforma kaj ledeca. La folirandoj havas mikroskope malgrandajn triĥomojn. La stomoj estas paracitaj. La folioj restas dum 2 ĝis 3 jaroj verdaj. Ofte partojn de la formortaj folioj restas ĉe la planto kaj protektas la planton kontraŭ tro da forvaporiĝo kaj incendio.

Floraroj kaj folioj

La plej multaj Xanthorrhoea-specioj formas la floraron plej frue en la aĝo de 5 ĝis 6 jaroj. Ĉiu specio havas fiksan flortempon. La plej multaj floraroj staras pinte de la planto. La floraro konsistas el longan spiko. La relative malgrandaj, duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj trinombraj. Ekzistas du cirkloj kun po tri liberaj petaloj. Ili estas en la du cirkloj malsamaj. La petaloj de ekstera cirklo estas pli malgrandaj. Ekzistas du cirkloj kun po tri liberaj fekundaj stamenoj; ili ne estas kunkreskintaj kun la involukraj folioj.

Fruktoj kaj semoj

La planto formas lignajn aŭ kartilagajn kapsulfruktojn, kiuj havas tri ĝis ses semojn. La pro fitomelanino nigraj semoj havas oleajn endospermon. Po fruktaro kelkaj Xanthorrhoea-specioj produktas ĉ. 10.000 semojn. La semoj restas ĉ. kvin jarojn ĝermkapablaj.

 src=
post arbara incendio.

Enhavosubstancoj kaj nombro de kromosomoj

La planto enhavas kalcioksalato-kristalojn. Aliaj enhavosubstancoj estas: cianidino, flavonoleoj, kemferolo, kverketino kaj ĉe kelkaj specioj proantocianidino. La kromosomo-nombro estas 2n = 22.

Ekologio

Xanthorrhoea estas la suba kreskaĵaro en Aŭstraliaj eŭkaliptaroj. Ili transvivas arbarajn incendiojn en la aŭstraliaj sekregionoj: partoj de la mortitaj folioj protektas la trunkon. La pinta meristemo transvivas la fajron ĉar ĝi konkave troviĝas inter aliaj ĉeloj de la trunka pinto.

Incendio eĉ estas pozitivaj por la gresarboj, ĉar la konkurantoj forbruliĝas al nutraĵoj. Multaj gresarboj apartenas al la pirofitoj, kies disvastigo kaj reproduktado pliboniĝas per fajro. Ĝia trunko ĝenerale estas nigra pro la fulgo. Tial ĝi ankaŭ nomiĝas „nigra knabo“.

 src=
blua = disvastigejo de la genro Xanthorrhoea kaj ĝia subfamilio Xanthorrhoeoideae.
 src=
Xanthorrhoea latifolia subsp. latifolia

Sistematiko kaj disvastigo

La ĉ. 28 Xanthorrhoea-specioj hejmiĝas en ĉiuj federaciaj ŝtatoj de Aŭstralio kaj sur Tasmanio. Ili kreskas bone en modera ĝis tropika klimato.

La molekulaj genetikaj esploroj dum la lastaj dek jaroj havis kiel rezulton, ke la limoj de la unuopaj familioj ene de la ordo de la Asparagaloj (Asparagales) tre ŝanĝiĝis la sistematikon de la genro, dum subfamilio kaj familio estis longe diskutataj. Ĉi tie estas priskribata la sistematiko laŭ Mark W. Chase k.a. Hodiaŭ Xanthorrhoea estas la sola genro de la subfamilio de la Xanthorrhoeoideae. La nomenklaturo por la subfamilio estas la familia nomo Xanthorrhoeaceae, kiun 1829 Barthélemy Charles Joseph Dumortier en Analyse des Familles de Plantes, 60, 62, 103 unuafoje publikigis.

Jen listo de la ĉ. 28 Xanthorrhoea-specioj kun subspecioj:

Xanthorrhoea nana D.A.HERB.: Ĝi hejmiĝas en Okcidenta Aŭstralio.

Xanthorrhoea preissii ENDl. (sin.: Xanthorrhoea reflexa D.A.Herb., Xanthorrhoea pecoris F.MUELL.): gi enas el Okcidenta Aŭstralio

  • Xanthorrhoea pumilio R.BR.: Ĝi venas el Kvinslando.
  • Xanthorrhoea quadrangulata F.MUELL.: Ĝia hejmregiono estas Suda Aŭstralio.
  • Xanthorrhoea resinosa PERS. (sin.: Xanthorrhoea hastilis R.BR., Acoroides resinifera C.KITE, Xanthorrhoea hastile R.BR. orth. var., Xanthorrhoea hastilis SM., Xanthorrhoea resinifera (SOL. EX KITE) E.C.NELSON & D.J.BEDFORD NOM. INVAL.): Ĝi venas el Viktorio kaj Novsudkimrujo.
  • Xanthorrhoea semiplana F.MUELL.: Ĝi ekzistas en du subspecioj:
    • Xanthorrhoea semiplana F.MUELL. subsp. semiplana: Ĝi hejmiĝas en Suda Aŭstralio.
    • Xanthorrhoea semiplana subsp. tateana (F.MUELL.) D.J.BEDFORD (sin.: Xanthorrhoea tateana F.MUELL.): Ĝia hejmregiono estas Suda Aŭstralio.
  • Xanthorrhoea thorntonii TATE: Ĝi hejmiĝas eb Okcidenta Aŭstralio, Suda Aŭstralio kaj Norda Teritorio.

Oni ofte supozas ke la genro Kingia apartenas ankaŭ al tiu familo, sed ĝi apartenas fakte al la familo de la Dasipogonacoj. Dasypogonaceae.

Uzado

La aŭstraliaj aborigenoj uzas la Xanthorrhoea-speciojn diversmaniere. Ekzemple la flava akaroidrecino, kiu fluas el la tunko estas uzata kiel gluaĵo. La floroj povas esti fermentata al alkohola trinkaĵo. Kelkaj specioj estas kultivataj kiel ornamplanto en regionoj sen frosto.

Bibliografio

  • Mark W. Chase, James L. Reveal, Michael F. Fay: A subfamilial classification for the expanded asparagalean families Amaryllidaceae, Asparagaceae and Xanthorrhoeaceae. In: Botanical Journal of the Linnean Society, Band 161, Nr. 2, 2009, S. 132–136, doi:10.1111/j.1095-8339.2009.00999.x.
  • Die Familie der Xanthorrhoeaceae bei der APWebsite. (Abschnitt Systematik und Beschreibung) eingesehen im April 2010
  • Die Familie der Xanthorrhoeaceae bei DELTA. (Abschnitt Beschreibung)
  • Leslie Watson: Xanthorrhoeaceae bei der Western Australian Flora: online, 2008.
  • D. J. Bedford: Xanthorrhoeaceae. In: Gwen J. Harden (Eld.): Flora of New South Wales, Band 4, New South Wales Univ. Press, Kensington 1993, ISBN 0-86840-188-9, S. 61ff., (html-Versio reta), (Abschnitt Beschreibung)
  • D. J. Bedford: Xanthorrhoea. In: A. S. George (Hrsg.): Flora of Australia Vol. 46: Iridaceae to Dioscoreaeceae, 1986, ISBN 0-644-04356-3, S. 148–169.
  • A. C. Borsboom: Xanthorrhoea: A review of current knowledge with a focus on X. johnsonii and X. latifolia, two Queensland protected plants-in-trade. Wildlife Ecology Unit Environmental Sciences Division, EPA, 2005: (PDF-Dosiero).

Referencoj

  1. D. Gledhill: The Names of Plants. Cambridge University Press, 2008, ISBN 978-0-521-86645-3, S. 35.
  2. Byron B. Lamont u. a.: The Anatomy and Chemistry of the Color Band of Grasstree Stems (Xanthorrhoea Preissii) used for Plant Age and Fire History Determination. In: Annals of Botany. 89, 2002, S. 605–612, online. (PDF; 574 kB), doi:10.1093/aob/mcf073.
  3. A. C. Borsboom: Xanthorrhoea: A review of current knowledge with a focus on X. johnsonii and X. latifolia, two Queensland protected plants-in-trade. Wildlife Ecology Unit Environmental Sciences Division, EPA, 2005: (PDF-Dosiero).
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Xanthorrhoea: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Gresoarboj (Xanthorrhoea), greke xanthos(= flava, ora) kaj roea (= fluanta, flui) koncernas la rezinon, laŭ James Edward Smith. Ĝi estas la sola plantgenro de la subfamilio Xanthorrhoeoideae en la familio de la Asfodelacoj (Asphodelaceae) en la ordo de la Asparagaloj (Asparagales). La ĉ. 28 specioj hejmiĝas en Aŭstralio kaj estas tipaj elementoj de la Australiso.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO