dcsimg

Blanka heleboro ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Blanka heleboroblanka veratro (Veratrum album L.) estas tre venena planto kiu apartenas al la Melantiacoj kaj antaŭe estis uzata por sagoveneno. La planto de nature troviĝas en la Alpoj.

Ĝi fariĝas 50 ĝis 150 cm alta. La rizomo interne estas blanka. La subaj, ĝis 20 cm longoj folioj estas larĝovalaj kaj la supraj lancetformaj. La folioj estas tigoĉirkaŭprenaj.

La blanka heleboro floras de junio ĝis aŭgusto per blankaj, 12 ĝis 15 mm grandaj floroj, kiuj formas 50 cm longajn grapolojn. Antaŭ ĉio kiam la suno brilas la floroj forte odoras.

La frukto estas dehiskanta bero.

Veneneco

Ĉiuj partoj de la planto estas tre veneaj. La veneneco tamen dependas de la starloko. Plantoj je 700 m alto enhavas 1,5% alkaloidojn kaj tiuj je 2500 m alto nur 0,2%. Antaŭ ĉio en la rizomo troviĝas la alkaloidoj protoveratrino kaj germerino.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Blanka heleboro: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Blanka heleboro aŭ blanka veratro (Veratrum album L.) estas tre venena planto kiu apartenas al la Melantiacoj kaj antaŭe estis uzata por sagoveneno. La planto de nature troviĝas en la Alpoj.