dcsimg

Epichloë ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Epichloë, aŭ Epichloe, estas genro de fungoj el la familio Klavicipitacoj (Clavicipitaceae). Ili zonas la tigon de pooideoj kun iliaj koloraj stromoj. Iliaj anamorfoj nomiĝas Neotyphodium.

Malkovro

Persoon nomigis Epichloë typhina kiel Sphaeria typhina en 1798 kaj Tulasne en 1865 priskribis la ĝenron Epichloë.

En 1863 Heinrich Anton de Bary malkovris la fungon ene la tigo.

Priskribo kaj vivomaniero

 src=
Micelio inter ĉeloj

Konidioj estas ovoformaj aŭ navoformaj. Fajnaj tordataj micelioj kreskas inter la ĉeloj de la tigo aŭ de la folioj. Ne estas micelioj en la radikoj. La fungo povas sin transdoni dumaniere. Senseksa, la micelio iras en grajnon kiu transdonas la fungon. Alie la fungo formas stromon cirkaŭ la tigo. Iliaj konidioj produktataj en stromoj estas transsendi de muŝoj kaj permesas seksan reproduktadon kaj estigon de peritecioj.

Ekologia kaj ekonomio signifo

La fungo kiu vivas ene de la planto donas la iliaj gastigantoj utilojn. Oni parolas pri simbiozo. Li povas danke al iliaj ergotalkaloidoj protekti kontraŭ herbomanĝuloj. Li povas ankaŭ helpi kontraŭ sekeco.

Ĉefaj specioj kaj Gastigantaj kreskaĵoj

Specio Gastiganto Deveno Epichloë amarilllans Agrostis, Calamagrostis, Sphenopholis Nearktiso Epichloë baconii Agrostis, Calamagrostis Palearktiso Epichloë brachyelytri Brachyelytrum Nearktiso Epichloë bromicola Bromus, Hordelymus, Leymus Palearktiso Epichloë clarkii Holcus Palearktiso Epichloë elymi Elymus Nearktiso Epichloë festucae Festuca, Koeleria Palearktiso Epichloë glyceriae Glyceria Nearktiso Epichloë poae Bromus, Festuca, Lolium, Poa Holarktiso Epichloë sylvatica Brachypodium Palearktiso Epichloë typhina Anthoxanthum, Arrhenatherum, Brachypodium, Dactylis, Lolium, Phleum, Poa, Puccinellia Palearktiso

Notoj kaj referencoj

White kaj al.. (2003) Clavicipitalean Fungi.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Epichloë: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Epichloë, aŭ Epichloe, estas genro de fungoj el la familio Klavicipitacoj (Clavicipitaceae). Ili zonas la tigon de pooideoj kun iliaj koloraj stromoj. Iliaj anamorfoj nomiĝas Neotyphodium.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO