dcsimg

Celurosaŭroj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Celurosaŭroj (Coelurosauria) estas grupo de teropodaj dinosaŭroj inter kies diversaj membroj estas la tiranosaŭroideoj, la ornitomimosaŭroj, kaj la maniraptoroj.

Priskribo

Inter la tipaj trajtoj de celurosaŭroj estas sakro (serio de vertebroj ligitaj ĉe la kokso) pli longa ol ĉe aliaj dinosaŭroj, vosto rigidigita ĉefine, kurbiĝinta ulno, kaj tibio kutime pli longa ol la femuro. Fosiliaj atestaĵoj montras ke ĉiuj celurosaŭroj versajne portis plumojn. Prum kaj Brush asertis en artikolo de 2002 paper ke plumoj "originated in a lineage of coelurosaurian theropod dinosaurs including both Sinosauropteryx and birds [ venas de evolulinio de celurosaŭraj teropodaj dinosaŭroj inter kiuj estas sinosaŭropterigo kaj birdoj ]", kaj ke plumojn verŝajne ne havis la pli primitivaj teropodaj grupoj kiel "allosauroids, ceratosaurids, and coelophysids [ alosaŭroideoj, ceratosaŭredoj, kaj celofisedoj ]."[1] Sekve, plumohavado estas trajto de progresintaj teropodoj (t.e., celurosaŭroj) kaj verŝajne originis ĉe la plej primitivaj membroj de ĉi tiu grupo.

Aldone, oni trovis fosiliajn ŝpurojn de plumoj de almenaŭ unu specio en ĉiu celurosaŭra evolulinio. Oni scias ke plumojn havis membroj de la kompsognatedoj, tiranosaŭroideoj, oviraptorosaŭroj, terizinosaŭroj, alvazezosaŭredoj, dromeosaŭredoj, kaj troodontedoj. Ĉiuj konataj specimenoj en la familio de skansoriopterigedoj venas de plumhavaj fosilioj. Ĝis nun, la sola celurosaŭra grupo pri kiu oni ankoraŭ ne trovis rektajn atestaĵojn de plumoj estas la ornitomimosaŭroj.

La plimulto de la celurosaŭroj estis dupiedaj predantoj kaj en la grupo estis iuj el la plej grandaj (tiranosaŭro) kaj plej malgrandaj (mikroraptoro, parvikursoro) karnovoraj dinosaŭroj ĝis nun malkovritaj. La modernaj birdoj klasiĝas de la plimulto de paleontologoj (sed ne de ĉiuj ornitologoj[2]) kiel nun ekzistanta grupo de celurosaŭroj (en la subgrupo de maniraptoroj).[3]

Klasado

La celurosaŭroj montriĝis esti nekredeble diversa grupiĝo depost kiam ili nomiĝis kiel infraordo (en komplementa rilato al la infraordo de karnosaŭroj). Post la 1960-aj jaroj, kiam oni ekrekonis plurajn apartajn celurosaŭrajn evoluliniojn, oni starigis plurajn novajn infraordojn, inter ili la ornitomimosaŭroj, la deinonikosaŭroj, la oviraptorosaŭroj, kaj la segnosaŭruloj (nomo intertempe anstataŭigis per la senranga klado de terizinosaŭroideoj). La plej multaj modernaj studoj sekvas la filogenezan nomenklaturon kaj ne ordigas al rangoj, kaj tiuj kiuj ja ordigas al rangoj ne metas la diversajn celurosaŭrajn infraordojn en siajn taksonomiojn, parolante pri la detalaj unuopaj familioj.

Tradiciaj 'celurosaŭroj'

Kiel estis la karnosaŭroj por grandaj teropodoj, la grupo de celurosaŭroj tradicie uziĝis kiel miscelanea kategorio por ĉiuj malgrandaj teropodoj, sed analizado en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj montris ke iuj 'celurosaŭroj' fakte estis primitivaj teropodoj, plej notinde la celofisedojn. Aliflanke, iuj dinosaŭraj grupoj jam delonge konsideritaj estis karnosaŭroj, la tiranosaŭredoj, montriĝis estis grandaj celurosaŭroj. La grandaj, herbovoraj/ĉionmanĝaj segnosaŭruloj, iam kreditaj estis parencaj aŭ al saŭropodomorfoj aŭ al ornitiskioj, simile montriĝis esti celurosaŭroj.

Taksonomio

Taksonomio laŭ Benton 2004. Notu ke Benton metis la oviraptoredojn kiel ordo Oviraptorosauria ene de klaso Aves.[4]

Filogenezo

La sekva kladogramo venas, en mallongigita formo, de Weishampel, Dodson, kaj Osmólska, 2004. Ili difinas celurosaŭrojn kiel tiujn dinosaŭrojn havanta pli postan parencon komuna kun la pasero ol kun la alosaŭro.[5]

Celurosaŭroj

Kompsognatedoj



Proceratosaŭro



Ornitolesto


Tiranoraptoroj

Celuro


Tiranosaŭroideoj

Driptosaŭredoj



Tiranosaŭredoj



Maniraptoroformaj
Ornitomimosaŭroj

Harpimimedoj



Garudimimedoj



Ornitomimedoj



Maniraptoroj Oviraptorosaŭroj
Kenagnatoideoj

Kenagnatedoj



Oviraptoredoj





Terizinosaŭroideoj



Paraves
Deinonikosaŭroj

Troodontedoj



Dromeosaŭredoj




Birdoj









"Coelurosaurus"

"Coelurosaurus" estas neformala genronomo laŭdire proponita de Friedrich von Huene 1929 (foje malĝuste citita kiel 1914), kiun oni foje vidas en listoj de dinosaŭroj. Verŝajne temas pri tipografia eraro; von Huene intencis alskribi restaĵojn pri kiuj ne eblis decidi al Coelurosauria incertae sedis, sed ie survoje al publikiĝo oni reviziis por ŝajnigi ke von Huene kreas novan genronomon "Coelurosaurus" (kiel tion priskribis George Olshevsky en mesaĝo de 1999 al la Dinosaur Mailing List).[6] Al la nomo mankas priskribo kaj oni ne uzis ĝin serioze, kvankam ĝi uziĝis en fikciaj verkoj.

Referencoj

  1. Prum, R., kaj Brush, A.H. (2002). "The evolutionary origin and diversification of feathers". The Quarterly Review of Biology, 77: 261-295.
  2. Feduccia, A. (1993).
  3. Mayr, G., B. Pohl & D.S. Peters (2005). "A well-preserved Archaeopteryx specimen with theropod features". Science, 310(5753): 1483-1486.
  4. Benton, M.J. (2004). Vertebrate Palaeontology, Third Edition. Blackwell Publishing, 472 pp.
  5. Weishampel, D.B., Dodson, P., and Osmólska, H. (eds.) (2004). The Dinosauria, Second Edition. University of California Press., 861 pp.
  6. Olshevsky, G. Re: What are these dinosaurs. Alirdato: la 29-a de januaro 2007.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Celurosaŭroj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Celurosaŭroj (Coelurosauria) estas grupo de teropodaj dinosaŭroj inter kies diversaj membroj estas la tiranosaŭroideoj, la ornitomimosaŭroj, kaj la maniraptoroj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO