dcsimg

Anda kardelo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Anda kardelo (Spinus spinescens, iam Carduelis spinescens) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj.

Tiu kardelo havas nigran kronon etendan ĝis la okuloj el la bekobazo al la nukeko, olivverdecan dorson kaj iom pli helaj kaj olivflavecaj, kolumareo, vizaĝo kaj subaj partoj. La flugiloj estas nigraj kun du flavaj markoj kontrastaj kaj kardelecaj kun formo de T ripoze. La vosto estas forkoforma.

Ĝi troviĝas en Kolombio, norda Ekvadoro kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj, altaltitudaj arbustaroj kaj herbejoj, kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Estas tri agnoskataj subspecioj nome:

  • Spinus spinescens spinescens - Kolombio, okcidenta Venezuelo,
  • Spinus spinescens nigricauda – Norda Kolombio, Ekvadoro,
  • Spinus spinescens capitaneas - Norda Kolombio, Ekvadoro.

La tri subspecioj de Anda kardelo estas similaj escepte la Spinus spinescens nigricauda kiu havas tutnigran voston, kiel sugestas la latina scienca nomo.

Ili estas ofte vidataj en naturo en malgrandaj aroj manĝantaj surgrunde ĉefe je altitudoj de 1800-3700 m. Ĝi estas birdospecio ŝatata de specialistaj pri kardeloj bredistoj en Eŭropo kaj Nordameriko.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Anda kardelo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Anda kardelo (Spinus spinescens, iam Carduelis spinescens) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj.

Tiu kardelo havas nigran kronon etendan ĝis la okuloj el la bekobazo al la nukeko, olivverdecan dorson kaj iom pli helaj kaj olivflavecaj, kolumareo, vizaĝo kaj subaj partoj. La flugiloj estas nigraj kun du flavaj markoj kontrastaj kaj kardelecaj kun formo de T ripoze. La vosto estas forkoforma.

Ĝi troviĝas en Kolombio, norda Ekvadoro kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj, altaltitudaj arbustaroj kaj herbejoj, kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Estas tri agnoskataj subspecioj nome:

Spinus spinescens spinescens - Kolombio, okcidenta Venezuelo, Spinus spinescens nigricauda – Norda Kolombio, Ekvadoro, Spinus spinescens capitaneas - Norda Kolombio, Ekvadoro.