Stelario[1] (science: Stellaria) estas genro el familio de kariofilacoj.
Al stelario apartenas ĉirkaŭ 120 specioj.[2]
Eblas manĝi la foliojn krude kaj kuirite (3 minutoj sufiĉas), ekz. en salatoj, supo (aldonu kiel lasta legomo) kaj pesto.
Eblas uzi la planton freŝe aŭ sekigite.
Infuzaĵo de la planto helpas kontraŭ ekzemo kaj malpliigas la iritadon pro insekto-pikoj. Tinkturo estis uzata kontraŭ astmo kaj indigestio. La teo estas diureza, stimulas digestadon kaj metabolismon. Iuj pretendas ke ĝi helpas perdi pezon.
Ne manĝu tro multe pro ioma kvanto da saponinoj.
Stelario (science: Stellaria) estas genro el familio de kariofilacoj.
Al stelario apartenas ĉirkaŭ 120 specioj.