La ĝarden-krizantemo aŭ ĝardena krizantemo (Chrysanthemum ×grandiflorum, sin. Dendranthema × grandiflorum KITAM.) estas ornamplanto el la genro de la Krizantemo (Chrysanthemum). Temas pri krucado el orientaziaj gepatraj specioj, kiuj estas breditaj en Ĉinujo jam de 3000 jaroj.[1]
La ĝarden-krizantemo estas multjara herba aŭ je la bazo malmulte lignigita planto, kiuj atingas altecon de 20 ĝis 150 centimetroj. La tigoj estas starantaj. La folij estas larĝe ovoformaj kaj estas kojnoformaj je la folitigo, la folioj longas pli ol 6 centimetroj. La bazaj folioj estas pinataj kaj la apikalaj folioj fariĝas pli kaj pli glatrandaj. La teksturo estas dika kaj leda. La floroj staras en kapituloj kaj pluraj kapituloj staras kune. Ene de kapitulo ekzistas du specoj de floroj, la plataj aŭ langofloroj kaj la tubaj floroj (tubfloroj). La langofloroj, kiuj nur estas inaj, povas havi diversajn kolorojn (verda, blanka, flava, rosea, ruĝa kaj purpurkolora). La tubfloroj estas duseksaj. Ekzistas kulturvarioj kun simplaj kaj plenaj kapituloj.[2]
La gepratroj de la ĝardenaj krizantemoj estas diversaj orientaziaj Chrysanthemum-specioj. La ĉefa specio estas la hinda krizantemo (Chrysanthemum indicum), la partoj de la aliaj specioj al la hibridoj estas necerta.
En Ĉinujo la ĝardena krizantemo estas konata jam ekde ĉ. 500 a. K. 1630 oni menciis tie jam 500 kultivaroj. En Eŭropo, precipe en Nederlando, estas konataj ekde la mezo de la 17a jarcento multaj kultivaroj. La planto disvastiĝis grandskale tamen nur ekde la 19a jarcento.
Post 1789 kiam enkondukiĝis en Francujo tri ĉinaj ĝardenformoj la botanikisto Thomas Albin Joseph d'Audibert de Ramatuelle, ke tiu hibrido ne apartenas al la specio Chrysanthemum indicum L. kaj metis ĝin al la nova specio Anthemis grandiflora [3], kiun Siro Kitamura nomiĝis Dendranthema ×grandiflorum,[4] kiu nomiĝu post la restarigo de la genra nomo Chrysanthemum 1998 devas havi la nomon Chrysanthemum ×grandiflorum. tiu ĉi nomo Broussonet uzis unuafoje en 1805 apud Ch. indicum, sed kiel nomen nudum, kiel „nomo sen priskribo“ .[5] Ramatuelle proponis la nomon Chrysanthemum morifolium,[6] sed la aŭtoroj de Flora of China 2011 dubis pri tiu nomon.[7] Aliaj sinonimoj estas ekzemple Chrysanthemum ×hortorum hort. fide W.T.MILL., Chrysanthemum ×indicum hort. kaj Chrysanthemum ×morifolium HEMSL.[2]
La nomo Chrysanthemum ×hortorum ne taŭgas, ĉar la menciita aŭtoro Wilhelm Miller ĝin nur menciis kiel nomen nudum [8]
La pli ol 1.000 kultivaroj estas enordigitaj en multaj kultivaraj grupoj. La Indicum-hibridoj kiel la plej maljuna grupo havas la hindan krizantemon (Chrysanthemum indicum) kiel gepatra parto, la de 1917 konataj Koreanum-hibridoj devenas de la Chrysanthemum zawadzkii HERBICH, la Rubellum-hibridoj, kiuj venis en la jaro 1930 al Anglujo estas idoj de Chrysanthemum chanetii H.LÉV.[2]
En la Ajurvedo-medicino[9] la „pseŭdantio “ estas uzata kontraŭ inflamo kaj malpuran haŭton.[10]
La kontakto kun plantpartoj kaŭzas kelkfoje haŭtajn iritadojn kaj alergion.[11]
En Japanujo la krizantemo, aŭ pli precize la ĝardena krizantemo (japane 菊, kiku) estas la simbolo de la Japana imperiestra domo kaj la trono ankaŭ havas la kromnomon “krizantema trono“. La imperiestra krizantema sigelo ankaŭ estas uzata kiel ŝtata blazono kaj la plej alta distingo estas la Krizantema ordeno.
En Francujo la ĝardenkrizantemo estas simbolo por morto kaj malĝojo. Ĝi estas firme ligita al la katolika festo festo de ĉiuj sanktuloj.
En la florlingvo krizantemo signifas: „mia koro estas libera“.
La ĝarden-krizantemo aŭ ĝardena krizantemo (Chrysanthemum ×grandiflorum, sin. Dendranthema × grandiflorum KITAM.) estas ornamplanto el la genro de la Krizantemo (Chrysanthemum). Temas pri krucado el orientaziaj gepatraj specioj, kiuj estas breditaj en Ĉinujo jam de 3000 jaroj.