Clavicipitaceae, esperante klavicipitacoj, estas natura klado kun la korektita difino de Sung kaj alioj[1] [2]. Clavicipitaceae estas fungoj kiuj havas cilindroformajn askojn kaj fadenoformajn askosporojn kiuj ofte deartikiĝas partosporojn. Peritecioj estas en stromoj ofte pedunklaj.
Sung et al kreis Cordycipitaceae (kiuj komprenas kelkaj eks-Hypocreaceae), Clavicipitaceae sensu stricto kaj Ophiocordycipitaceae. Tiel Clavicipitaceae s s aŭ Clavicipitaceae estas natura klado.
La kladogramo[3] de Clavicipitaceae s.s. estas :
Villosiclava
Aschersonia
Regiocrella
Moelleriella
Shimizuomyces
Conoideocrella
Dusiella
Orbiocrella
Cepsiclava, Aciculosporium, Neoclaviceps, Claviceps
Periglandula
Myriogenospora
Tyrannicordyceps
Verticillium epihytum
Metarhyzium
Metacordyceps
Pochonia
En Clavicipitaceae s. s. estas kunvivantaj plantoj teleomorfaj genroj : Aciculosporium, Balansia, Cepsiclava, Claviceps, Corallocytostroma, Epichloë, Myriogenospora, Atkinsonella, Heteroëpichloë, Neoclaviceps, Nigrocornus, Parepichloë, Periglandula, Shimizuomyces, Villosiclava kaj kunvivantaj insektoj teleomorfaj genroj : Hypocrella, Regiocrella , Orbiocrella, Conoideocrella kaj Metacordyceps kaj kunvivantaj fungojn teleomorfaj genroj : Tyrannicordyceps aŭ Neobarya.
Estas ankaŭ anamorfaj genroj : Albomyces, Aschersonia, Ephelis, Metarhizium, Neotyphodium, Nomuraea, (kelkaj) Paecilomyces, Pochonia, Sphacelia, (kelkaj) Verticillium.
Oni trovis hifojn de Periglandula ipomoeae kaj Periglandula turbinae respektive sur la supraĵo de Ipomoea asarifolia kaj Turbina corymbosa.
Clavicipitaceae, esperante klavicipitacoj, estas natura klado kun la korektita difino de Sung kaj alioj . Clavicipitaceae estas fungoj kiuj havas cilindroformajn askojn kaj fadenoformajn askosporojn kiuj ofte deartikiĝas partosporojn. Peritecioj estas en stromoj ofte pedunklaj.