dcsimg
Image of guayule
Life » » Plants » » Dicotyledons » » Composite Family »

Guayule

Parthenium argentatum A. Gray

Gvajulo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Parthenium argentatum (USDA).jpg

Gvajulo (Parthenium argentatum) estas planto el familio de asteracoj (Asteraceae). Ĝi estas staŭdo kaj plurjara planto, kiu estas uzata pro ties granda enteno je laktosuko kiel kaŭĉuka planto.

Karakterizaĵoj

Gvajalo estas malalta arbusto, kiu akumulas grandan kvanton da laktosuko en la parenĥimaj ĉeloj de la stango, radiko kaj folioj.

Disvastiĝo

Gvajalo kreskas en dezertaj regionoj de Meksiko, tiel en federaciaj ŝtatoj Zacatecas, Coahuila, Chihuahua, San Luis Potosí, Nuevo Leon kaj Tamaulipas, same en la usonaj ŝtatoj Teksaso kaj Nov-Meksiko.

Uzebleco kiel kaŭĉuka planto

 src=
Eksperimente poduktitaj varoj el gvajala kaŭĉuko

La kaŭĉuka enteno de la planto estas 5 ĝis 7 % de la tuta maso. La gvajala kaŭĉuko - male al tiu de la kaŭĉukarbo - ne havas alergian efikon, la interesiĝo pri tio kreskas en la lasta tempo. Oni produktas el ĝi varojn, ĉe kiuj la homo havas rektan haŭtan kontakton al ĝi tiel matracojn, gumajn gantojn kaj aliajn higieniajn produktojn.

Ĝi gravis dum la dua mondmilito, kiam Usono ne povis importi sufiĉon da kaŭĉuko el sudorienta Azio. Tiutempe oni ekkultivis ankaŭ en la Sovetunio.

Gajno de la kaŭĉuko

Por gajni kaŭĉukon el la planto, oni devas rikolti la tutan planton kaj mueli ĝin, poste ellavi la laktosukon. La (vulkanizado) gumigo okazas per sulfuro.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Gvajulo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Parthenium argentatum (USDA).jpg

Gvajulo (Parthenium argentatum) estas planto el familio de asteracoj (Asteraceae). Ĝi estas staŭdo kaj plurjara planto, kiu estas uzata pro ties granda enteno je laktosuko kiel kaŭĉuka planto.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO