Corylus avellana aŭ avelkorilo [2] estas palearktisa specio el la genro avelujo.
Ĝi estas plurtrunka arbedo kiu ne kreskas pli ol 5 metrojn alte. La fruktoj laŭ scienca terminaro estas akenoj kaj neformale grupiĝas en la kategorio de nuksoj: kiel la fruktoj de ĉiuj arboj kaj arbedoj el la genro de abelujoj ili nomatas aveloj. Tamen notindas ke la plej granda parto de la nuntempe aĉeteblaj aveloj devenas de la tre parenca specio Corylus maxima, ne de la specio Corylus avellana, kvankam ili origine havas sian nomon de tiu ĉi specio.
Corylus avellana aŭ avelkorilo estas palearktisa specio el la genro avelujo.