dcsimg

Paseroformaj birdoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Paseroformaj estas ordo de birdoj, kiu inkluzivas pli ol la duonon de ĉiu birdospecio. Foje konataj kiel ripozbirdoj aŭ, eĉ, malpli taŭge, kiel kantobirdoj, la paseroformaj formas unu el la plej diversaj teraj ordoj de vertebruloj: kun ĉirkaŭ 5,093 specioj[1], ĝi estas preskaŭ duoble tiom diversa kiom la plej granda ordo de mamuloj, la Ronĝuloj.

La nomo "paseroformaj" devenas el Passer domesticus, la scienca nomo de la tipa specioPasero – kaj el la latina termino passer por la Paseroj kaj similaj etaj birdoj.

Origino kaj evoluo

La evolua historio kaj rilatoj inter la paseroformaj familioj restis sufiĉe misteraj ĝis ĉirkaŭ la fino de la 20-a jarcento. Multaj paseroformaj familioj estis grupigitaj kune surbaze de morfologiaj similaĵoj kiuj, kiel oni supozas lastatempe, estas la rezulto de konverĝa evoluo, kaj ne de proksima genetika rilato. Ekzemple, la trogloditedoj de norda hemisfero, tiuj de Aŭstralio, kaj tiuj de Novzelando aspektas tre similaj kaj kondutas ankaŭ simile, kaj tamen apartenas al tri apartaj branĉoj de la familiarbo de la paseroformaj; ili estas tiom nerilataj kiom eblas ene de la Paseroformaj.

Multe da priserĉado restas nefarita, sed antaŭeniro en molekula biologio kaj plibonigita paleobiogeografio montras pli kaj pli klaran bildon de la originoj kaj evoluo de la paserinoj. Nuntempe oni supozas, ke la unuaj paseroformaj evoluis en Gondvano iam en la Paleogeno, eble ĉirkaŭ la Malfrua Paleoceno antaŭ ĉirkaŭ 60–55 milionoj da jaroj (mya). La komenca disiĝo okazis inter la Tyranni, la Passeri, la Eurylaimides kaj la Akantisitedoj, kiuj eble evoluis dum mallonga periodo (kelkaj milionoj da jaroj). La Paseroformaj ŝajne forevoluis el tre proksima klado de "preskaŭpaseroformaj" kiuj enhavus birdojn kiel la Pegoformaj kaj la Koracioformaj.[2]

Iom poste, granda disradiado de formoj okazis for de la Aŭstralia kontinento: la Passeri aŭ kantobirdoj. Plej granda branĉo de la Passeri, "paseredoj", aperis ĉu kiel frata grupo de la bazaj stirpoj kaj korvedoj ("Corvida"), aŭ pli verŝajne kiel subgrupo de tiu, kaj profunde etendiĝis al Eŭrazio kaj Afriko, kie estis pli posta eksploda disradiado de novaj stirpoj. Tio verŝajne estigis tri plej grandajn stirpojn de paseroformaj enhavantajn ĉirkaŭ 4,000 speciojn, kiuj aldone al la klado de korvedoj kaj al multnombraj malgrandaj stirpoj formas la nuntempan diversecon de kantobirdoj. Okazis vasta biogeografio miksado, kun nordaj formoj revenantaj suden, sudaj formoj translokiĝantaj norden ktp.

Fosiliaj trovaĵoj

Plej fruaj paseroformaj
Osteologio de ripozbirdoj, ĉefe de ostoj de membroj, estas tre diagnoza.[3] Tamen, la informo pri fruaj fosilioj estas malmulta, ĉar la unuaj Paseroformaj estis ŝajne de la eta grando de nuntempo kaj ties delikataj ostoj ne konserviĝis bone. Estas specimenoj F20688 kaj F24685 de la Kvinslanda Muzeo el Murgon, Kvinslando klare rekoneblaj kiel paseroformaj; ili reprezentas du speciojn ĉirkaŭ 10 kaj 20 cm longajn kaj de ĉirkaŭ 55 mdj, ĉe Frua Eoceno.[4] Tre simila grupo, la Zigodaktiledoj (nomitaj tiele pro sia zigodaktila alproksimiĝo al ripozbirdoj) sendepende disvolviĝis je la sama tempo – kaj eble el tre parencaj prauloj – en teritorioj borde de Norda Atlantiko, kiu tiam havis nur du trionojn de la nuna amplekso.

Ĝis la malkovro de la aŭstraliaj fosilioj, oni supozis, ke Palaeospiza bella el priaboniaj kuŝejoj de Florissant (Malfrua Eoceno, ĉirkaŭ 35 mdj) estis la plej antikva konata paseroforma. Tamen, ĝi estas nune konsiderata nepaseroforma preskaŭpaseroformaj.

El Bathans ĉe la rivero Manuherikia en Otago, Novzelando, MNZ S42815 tarsometatarso de birdo similgranda al Tuio kaj kelkaj ostoj de almenaŭ unu specio de birdo similgranda al Tiekeo estis ĵus priskribita. Tiuj datiĝas el Frua al Meza Mioceno (19-16 milionoj da jaroj).[5]

 src=
Masklo de Lirbirdo (Menura novaehollandiae). Tiu tre primitiva kantobirdo montras fortan seksan dimorfismon, kun partikulara apomorfa ceremonia plumomontrado ĉe maskloj.

Moderna kono pri la interrilatoj inter vivantaj paseroformaj (vidu la listo de familioj sube) sugestas, ke la lasta komuna praulo de ĉiuj vivantaj Paseroformaj estis eta arbarbirdo, probable kun fortika vosto[6] kaj ĝeneralan grizecan koloron, sed eble kun markita seksa dimorfismo. La lasta trajto ŝajne perdiĝis kaj reevoluis multfoje ĉe kantobirda evoluado sole, se konsideri ties distribuon inter la nunaj stirpoj: la komuna praulo de la paseredoj ekzemple estis preskaŭ certe ne markite dimorfa se konsideri ke tiu trajto estas tre rara inter la stirpoj en baza evoluo de tiuj, sed tre komuna inter la plej junaj kladoj de paseredoj, la Passeroidea; aliflanke inter la plej bazaj Passeri estas konsiderinda nombro de stirpoj forte dimorfaj kiel la tre antikvaj Menuredoj kiel ĉe multaj inter la Meliphagoidea kaj Corvoidea. Seksa dimorfismo estas ankaŭ nekomuna en la Akantisitedoj kaj elstara ĉe kelkaj suboscinoj kiel la Pipredoj kaj la Kotingedoj.

Fruaj eŭropaj paseroformaj
En Eŭropo, ripozbirdoj ne estas tro nekomunaj en la fosiliaj trovaĵoj de la Oligoceno antaŭen, sed plej parto estas tro fragmentecaj por pli certa klasigo:

  • Wieslochia (Frua Oligoceno de Frauenweiler, Germanio)
  • Paseroforma gen. kaj sp. nedet. (Frua Oligoceno de Luberon, Francio) – suboscino aŭ baza[7]
  • Paseroformaj gen. kaj spp. nedet. (Malfrua Oligoceno de Francio) – kelkaj taksonoj de suboscino kaj oscino[8]
  • Paseroformaj gen. kaj spp. nedet. (Meza Mioceno de Francio kaj Germanio) – bazaj?[9]
  • Paseroformaj gen. kaj spp. nedet. (Sajóvölgyi Meza Mioceno de Mátraszõlõs, Hungario) – almenaŭ 2 taksonoj, eble 3; almenaŭ 1 probable de Oscinoj[10]

Wieslochia estis eble ne membro de iu nuna subordo. La fakto ke ne nur la Passeri etendiĝis multe pli trans la regiono de origino pruviĝas de nedeterminita Eŭrilaimedoj el Frua Mioceno (apenaŭ 20 mdj) de Wintershof, Germanio, kaj la subsocino nedeterminita de Malfrua Oligoceno el Francio listita supre. La moderna diverseco de la genroj de paseredoj estas konata ĉefe el la Malfrua Mioceno antaŭen kaj eĉ en la Plioceno (ĉirkaŭ 10–2 mdj).

Amerikaj fosilioj
En Ameriko, la informo pri fosilioj estas eĉ pli malmulta antaŭ la Pleistoceno, el kiuj kelkaj ankoraŭ vivantaj familioj de suboscinoj estas dokumentitaj. Krom la nedeterminebla MACN-SC-1411 (Frua/Meza Mioceno de Santa Cruz Provinco, Argentino),[11] formortintaj stirpon de ripozbirdoj oni priskribis el la Malfrua Mioceno de Kalifornio, Usono: la Palaeoscinedoj kun la ununura genro Paleoscinis. "Palaeostruthus" eurius (Plioceno de Florido) probable apartenas al nuna familio, plej verŝajne kiel paseroidea.

Sistematiko kaj taksonomio

 src=
La partikulara Barboparuo, Panurus biarmicus, povas esti la plej enigma inter la paserinoj. Ne estas veraj proksimaj parencoj identigitaj.

Dekomence, la Corvedoj kaj la Paseredoj estis klasita kiel "parvordoj" en la subordo Passeri; laŭ la kutima praktiko de taksonomio, ili povus esti probable lokitaj kiel infraordo. Kiel origine oni supozis en la taksonomio de Sibley-Ahlquist, ili enhavis, respektive, la plej grandan superfamiliojn nome Corvoidea kaj Meliphagoidea kaj malgrandaj stirpoj, kaj la superfamiliojn Sylvioidea, Muscicapoidea kaj Passeroidea.

Tiun aranĝon oni konsideris ege simpligita de multe pli ĵusa reserĉado. Ekde la mezaj 2000-aj jaroj, laŭlitere dekduoj de studoj estis publikitaj kiuj klopodas sukcese solvi la filogenion de la radiadon de la paseroformaj. Ekzemple, la Corvida en la tradicia senso estis tre hazarda kunigo de fruaj aŭ malgrandaj stirpoj de paseroformaj birdoj de la malnova Mondo, ĝenerale el la regiono de Aŭstralio, Novzelando kaj Wallacea. La Passeri aliflanke povas iĝi monofiletika per movo de kelkaj ĉirkaŭaj familioj, sed la "puraj" tri-superfamilia-arangzo iĝis pli kompleksa kaj necerta ĉu futuraj aŭtoroj subtenos ĝin.

Grandaj familioj "rubotaksonaj" kiel la silviedoj kaj la timaliedoj iĝis parafiletikaj kaj oni rearanĝas ilin. Kelkaj taksonoj rezultis reprezenti tre diferencajn stirpojn kun malmultaj specioj kaj sekve oni formis novajn familiojn, kelkaj el ili – kiel la Hihibirdo de Novzelando kaj la Barboparuo de Eŭraziomonotipaj kun ununura vivanta specio.[12]. Ŝajnas probabla, ke nur en la Passeri, nombro de etaj stirpoj estos eventuale agnoskita kiel distingaj superfamilioj. Ekzemple, la regoledoj konsistigas ununuran genron kun malpli ol 10 specioj nuntempaj, sed ŝajne estis inter la unuaj stirpoj de ripozbirdoj kiuj diverĝis kiel grupo disvastigita tra Eŭrazio. Oni ne trovis partikularajn proksimajn parencojn laŭ la studioj de la vivantaj Passeri, kvankam oni supozas, ke ili povus esti proksimaj de kelkaj grupoj de tropika Azio malbone studitaj. Traktado de la sitedoj, trogloditedoj, kaj ties proksimaj parencoj kiel distinga subfamilio nome Certioidea estas pli kaj pli konsiderata ĝusta; same oni povus eventuale apliki al la Parida familio kaj ties proksimaj parencoj.

Tiu procezo daŭras kaj la aranĝo povas ankoraŭ ŝanĝiĝi. Tamen, estus precedenco ĉe nereferencitaj konfliktaj traktadoj en artikoloj pri familioj, genroj kaj specioj.

Naturaj kladoj

La subordoj Tyranni kaj Passeri estas frataj kladoj. La subordo Acanthisitti estas la pli praa. [13][14][15].

Passeriformes

Acanthisitti




Tyranni



Passeri




Taksonomia listo de la familioj de paseroformaj

 src=
Ino (maldekstre) kaj masklo de Riflobirdotītitipounamu (Acanthisitta chloris), unu el la 2 survivantaj specioj de Akantisitedoj.

Tiu listo estas en taksonomia ordo, lokigante rilatajn speciojn aŭ grupojn apude unu de alia. La subdividoj de Passerida ankoraŭ bezonas aktualigon de la libro Handbook of the Birds of the World,[16] bazita sur plej modernaj kaj komprenigaj studoj.[17] Oni faru aktualigon se necese.

Pri aranĝo de familioj

La familioj estas lokitaj laŭ nekutima sekvenco. Ĉar multaj relokigoj okazis ekde ĉirkaŭ 2005 kaj ankoraŭ ne okazis definitiva aranĝo. La nuna sekvenco estas klopodo konservi multe de la tradicia sekvenco dum oni donas prioritaton al taŭgaj rilatoj inter la diversaj familioj.

Subordo Acanthisitti

 src=
Ĉielarka pito (Pitta iris), tre malhela grundovivanta birdo kun brilaj kolormakuloj, kiel plej parto de Pitedoj.

Subordo Tyranni

Suboscines

  • Infraordo Eurylaimides – Malnovmondaj suboscines (aŭ Larĝbekaj suboscines). Probable separata subordo.
 src=
Orkapa manakino (Pipra erythrocephala)
 src=
Bruatrikorno (Atrichornis clamosus), unu el la plej pleziomorfaj Passeri.

Subordo Passeri

Kantobirdoj aŭ oscines

  • Bazaj Passeri – la plej antikvaj veraj kantobirdoj, endemismaj en Aŭstralio. Foje konsiderataj superfamilio "Menuroidea".
  • Superfamilio Meliphagoidea – ĉefe insektomanĝantoj kaj nektarovoraj, distribuo centrita ĉe Aŭstralo-Melanezia mondoregiono etendiĝanta al ĉirkaŭaĵoj, ĉefe la Pacifiko.
 src=
Novholanda mielmanĝulo (Phylidonyris novaehollandiae)
    • Maluredoj: fetrogloditoj, emutrogloditoj kaj herbotrogloditoj
    • Dasiornitedoj: bridobirdoj. Iam en Akantizedoj.
    • Akantizedoj: makistrogloditoj, akantizoj kaj gerigonoj
    • Melifagedoj: mielmanĝantoj
    • Meliphagoidea incertae sedis (necerte)
      • Pardalotedoj: pardalotoj. Iam en Akantizedoj, povus esti inkludataj en Melifagedoj.
      • Acanthorhynchus: . Kutime inkluditaj en Melifagedoj; povus esti konsiderataj kiel monotipa familio se ankaŭ Pardalotedoj estas konsiderataj validaj.
  • Superfamilio Corvoidea – tre diversa grupo de tutmonda distribuo, sed ĉefe en la Aŭstralazia mondoregiono kaj ĉirkaŭaĵoj. La plej malnova vere tutmonde sukcesa grupo de paserinoj, ili inkludas inter ili tiujn kiuj ŝajne estas la plej inteligentaj kaj spektaklaj de la ordo.
 src=
Masklo de hihibirdo (Notiomystis cincta) montrante konverĝan evoluon kun mielmanĝantoj.
 src=
Flavkrona gonoleko (Laniarius barbarus: Malakonotedoj)
 src=
La Havaja korvoʻalala (Corvus hawaiiensis) estas preskaŭ formortinta; nur kelkaj dekduoj da birdoj survivas en kaptiveco.
    • Corvoidea incertae sedis (necerte)
      • Vireolanius: laniovireoj. Kutime inkluditaj en Vireedoj, eble monotipa familio,
      • Erpornis: Erpornizo. Iam en Yuhina (Passerida: Timaliedoj); eble monotipa familio, eble en Vireedoj.
      • Koluricinkledoj: laniturdoj. Ofte inkluditaj en Pakicefaledoj sed eble agnoskeblaj kiel subfamilio almenaŭ.
      • Cinklosomatedoj: vipobirdoj kaj aliaj. Enhavas la birdojn de la Psofodedoj sed povus esti parafiletika. Almenaŭ kelkaj specioj apartenas al Pakicefaledoj se Falkunkulenoj ne estas konsiderataj kiel diferenca familio.
      • Falkunkuledoj: Falkunkulo kaj aliaj. Kutime inkluditaj en Pakicefaledoj; povas esti diferenca familio aŭ merĝintaj en Cinklosomatedoj aŭ Psofodedoj.
      • "Pitohuedoj": pitohuoj. Kutime inkluditaj en Pakicefaledoj sed ŝajnas pli proksimaj al la Orioledoj kaj plej taŭge konsiderataj diferenca familio inkludante Oreoica kaj eble aliajn Pakicefaledojn amplekse konsiderate.
      • Melampitta: melampitoj. Du tre strangaj birdoj de neklara sistematiko; la monofilio de la genro estis longe disputita. Eble baza posteulo de la Monarkedoj, eble propra familio.
 src=
Masklo de Orkapa serikulo (Sericulus chrysocephalus, Ptilonorinkedoj)
  • Passeri (ĉefe "Corvida") incertae sedis (necerte)
 src=
La etaj Regoloj (Regulus regulus) apartenas al malgranda sed tre distinga stirpo de Passeri.
    • Eble superfamilio "Ptilonorhynchoidea" – serikuloj kaj aŭstraliaj arbogrimpuloj
    • Eble superfamilio N.N. - ortonikoj kaj pomatostomoj
    • Petroicedoj: aŭstraliaj ruĝgorĝuloj
    • Eble superfamilio N.N.
    • Eble monotipa superfamilio Reguloidea – regoloj
    • Eble monotipa superfamilio N.N.
    • Familio N.N.: Hyliota. Ĵuse disigitaj el Sylviidae.
    • Irenedoj: feblubirdoj. Reguloidea? Bazaj al Passeroidea?
    • Kloropseedoj: kloropseoj. Reguloidea? Bazaj al Passeroidea?

Infraordo Passerida

 src=
Abisena hirundo (Cecropis abyssinica), montrante apomorfon de ties antikva sed tre progresa stirpo.
 src=
Ermita turdeto (Catharus guttatus), kiel multaj Muscicapoidea fortika kaj kripta birdo kun kompleksa voĉo.
  • Superfamilio Muscicapoidea – ĉefe insektovoroj, preskaŭ tutmonda distribuo centrita en Malnovmondaj tropikoj. Unu familio estas endemia de Ameriko. Preskaŭ malesta (escepte enmetoj) el la aŭstralia mondoregiono. Kutime sufiĉe fortika konsiderinte sian grandon, estas tre malhelaj kaj senkoloraj, kvankam Sturnedoj estas komune irizaj aŭ koloraj. Seksa dimorfismo ofte malesta, foje tre markita.
  • Superfamilio Certhioidea - trogloditoj kaj aliaj. Foje inkluditaj en Muscicapoidea.
 src=
Brunkapa sito (Sitta pusilla). Sitoj povas grimpi malsupren kapantaŭen.
    • Sitedoj: sitoj
    • Tikodromedoj: Tikodromo: Tradicie lokitaj kiel subfamilio de la sitoj kaj pli rare de la certioj, sen certiga studo ĝis nun. Plej bone konsiderata monotipa familio, almenaŭ por tuje.
    • Certiedoj: Certioj
    • Salpornitedoj: Salporno. Provizore lokitaj ĉi tie. Ofte konsiderataj subfamilio de la Certedoj.
    • Trogloditedoj: trogloditoj
    • Polioptiledoj: polioptiloj
  • Superfamilio Passeroidea – ĉefe herbomanĝantoj, inkludante multajn semomanĝantojn, kun preskaŭ tutmonda distribuo centrita en la Palearkto kaj Ameriko. Tre alta proporcio de koloraj kaj tre alte posedantoj de seksa dimorfismo.
 src=
Tiu masklo (dekstre) kaj ino de Guldia fringo (Erythrura gouldiae), ...
 src=
... kaj tiu Orverda tanagro (Tangara schrankii), multaj Passeroidea estas tre koloraj.
  • Passerida incertae sedis (necerte) - Sufiĉe bazaj Passerida, plej ol kiuj ŝajne konsistigas kelkajn etajn sed distingajn stirpojn kiuj povus esti konsiderataj superfamilioj. Plej partoj loĝas en Azio, Afriko kaj Nordameriko.
    • Panurus: Barboparuo. Rilato enigma. Iam en "Paradoksornitedoj", povus esti inkludita en Sylvioidea kiel monotipa familio Panuredoj aŭ eĉ konsistigi la plej etan superfamilion de paserinoj.
    • Eble superfamilio Paroidea – titmice and allies. Povus esti inkluditaj en Sylvioidea.
       src=
      La Blua paruo (Cyanistes caeruleus) kaj siaj parencoj restas for de la Sylvioidea sensu lato.
    • Eble superfamilio Bombycilloidea – bombiciloj kaj aliaj. Inkluditaj en Muscicapoidea se Sittoidea/Certhioidea ne estas konsiderataj distinga superfamilio.
    • Eble superfamilio "Dicaeoidea" – sunbirdoj kaj florplukuloj. Povus esti inkluditaj en Passeroidea.
    • Eble monotipa superfamilio N.N.
      • Promeropedoj: sugarbirdoj. Povus esti inkluditaj en Passeroidea.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Paseroformaj birdoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Paseroformaj estas ordo de birdoj, kiu inkluzivas pli ol la duonon de ĉiu birdospecio. Foje konataj kiel ripozbirdoj aŭ, eĉ, malpli taŭge, kiel kantobirdoj, la paseroformaj formas unu el la plej diversaj teraj ordoj de vertebruloj: kun ĉirkaŭ 5,093 specioj, ĝi estas preskaŭ duoble tiom diversa kiom la plej granda ordo de mamuloj, la Ronĝuloj.

La nomo "paseroformaj" devenas el Passer domesticus, la scienca nomo de la tipa specioPasero – kaj el la latina termino passer por la Paseroj kaj similaj etaj birdoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO