La turdedoj (Turdidae) estas familio de la paseroformaj (Passeriformes), en la birda klaso. La familio konsistas el 19 genroj kaj ĉirkaŭ 176 specioj. Ili loĝas ĉefe, sed ne nur en la Malnova Mondo.
La taksonomia traktado de tiu tiom granda familio ege variis ĵuse. Tradicie la Turdedoj inkludis la malgrandajn malnovmondajn speciojn, kiel la Najtingalo aŭ la Ruĝgorĝulo, en la subfamilio Saxicolini, sed plej parto de fakuloj nuntempe lokigas tiun grupon en la familio de Muscikapedoj.
Tiu artikolo sekvas la libron Handbook of the Birds of the World laŭ Clement kaj Hathaway, Thrushes (2000), kaj retenas la grandajn turdojn en Turdedoj. Ĵusaj biokemiaj studoj lokigas kelkajn tradiciajn turdogenrojn (Monticola, Pseudocossyphus, Myiophonus, Brachypteryx kaj Alethe) ĉe Muscikapedoj. Male la aziaj genroj saxicoline nome Grandala kaj Cochoa apartenas ĉi tie al la turdoj.
La genroj (kun kelkaj specioj) de la familio estas:
Nuntempe kutime konsiderata distinga familio malproksime rilata al Picathartes:
Por aliaj specioj iam en Turdedoj, vidu Muŝkaptuledoj kaj Saksikolenoj.
Turdoj estas diketaj, de milda plumaro, malgrandaj al mezgrandaj birdoj, kiu loĝas arbarajn areojn, kaj ofte manĝas surgrunde aŭ ĉe sovaĝaj rozujoj. Ili grandas el la Madagaskara rokturdo (Monticola sharpei), de 21 g kaj 14.5 cm, al la Blua fajfturdo (Myophonus caeruleus), de 178 g kaj 33 cm. Plej parto de specioj estas grizaj aŭ brunaj, ofte kun punktitaj subaj partoj.
Ili estas insektomanĝantoj, sed plej parto de specioj manĝas ankaŭ vermojn, helikojn kaj fruktojn. Multaj specioj estas konstantaj loĝantaj birdoj en varmaj klimatoj, dum aliaj migras al pli altaj latitudoj dum somero, ofte superante konsiderindajn distancojn.[2]
Turdoj konstruas tasformajn nestojn, foje kovritajn per koto. La ino demetas 2 al 5 punktitajn ovojn kaj foje okazas du aŭ pliaj ovodemetadoj jare. Ambaŭ gepatroj kuzorgas la idaron.[2]
La kantoj de kelkaj specioj, inklude membrojn de la genroj Catharus, Myadestes kaj Turdus, estas konsiderataj inter la plej belaj de la mondo de birdoj.[3][4]
La turdedoj (Turdidae) estas familio de la paseroformaj (Passeriformes), en la birda klaso. La familio konsistas el 19 genroj kaj ĉirkaŭ 176 specioj. Ili loĝas ĉefe, sed ne nur en la Malnova Mondo.