dcsimg

Kokanseroj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Kokanseroj estas vorto por birdoj ĝenerale sed kutime aludas al birdoj apartenantaj al unu de du biologiaj ordoj, nome la kokoj (Kokoformaj) kaj la anseroj kaj anasoj (Anseroformaj). Studoj pri anatomiaj kaj molekulaj similaĵoj sugestas ke tiuj du grupoj estas proksima parencoj laŭ evoluo; kune ili formas la kokanseran kladon kiu estas science konata kiel Galloanserae (dekomence laŭ termino Galloanseri).[1] Tiu klado estas subtenata de informo morfologia kaj pri sekvencoj de DNA[2] same kiel pri retrotransposon.[3]

Karakteroj

 src=
Konataj ekzemploj de Kokanseroj.
 src=
Hibridoj en Rothschild Museum (Tring)

kvankam estas tre diversaj ekologiaj kaj sekve, kiel adapto al ties diferencaj vivostiloj, ankaŭ morfologiaj kaj etologiaj, estas ankoraŭ kelkaj karakteroj kiuj unuigas ambaŭ grupojn (kokoj kaj anasoj). Multaj el tiuj, tamen, estas pleziomorfaj ĉe Neornithes kiel tutaĵo, kaj estas kunhavataj ankaŭ de Paleognatoj.

  • Galloanserae estas tre fekundaj; ili regule produktas ovarojn da pli da 5 aŭ eĉ de pli da 10 ovoj, kio estas multe por tiomgrandaj birdoj. Ekzemple rabobirdoj kaj kolomboj rare demetas pli da du ovoj.
  • Dum plej parto de vivantaj birdoj estas monogamaj, almenaŭ por ĉiu reprodukta sezono, multaj Kokanseroj estas rimarkinde poliginajpoligamaj. Por ornitologoj, tio estas bone konata ĉe anatenoj, ĉe kiuj maskloj are vagadas por "arpaerforti" nevolajn inojn. La ĝenerala publiko plej probable plej konas la poliginiajn kutimojn de gekokoj, ĉe kiuj kutime unu aŭ du virkokoj pariĝas kun tuta kokinaro.
  • Hibridiĝo estas tre ofta ĉe Kokanseroj, kaj diversaj genroj, nekonataj kiel produktantoj de eblaj hibridoj ĉe birdoj, povus interreproduktiĝi kun similaj birdoj. Numidoj sukcese produktis hibridojn kun hejmaj kokoj kaj kun la Barata pavo, al kiu Kokanseroj ne estas tre rilataj. Tio estas grava faktoro kiu komplikas la studojn pri DNA pri ties rilataro. La Platbeka anaso de Nordameriko ekzemple estas ŝajne pli devena el kelkaj maskloj kiuj alvenis el Siberio, setlixgis kaj pariĝis kun prauloj de Nigra anaso.[4]
  • Idoj de Kokanseroj estas rimarkinde frumaturaj. Ili povas naĝi kaj plonĝi nur kelkajn horojn post eloviĝo kaj la idoj de amasuloj estas kovritaj de plumoj kaj povas flugi longdistance tuj post eliro de la amasnesto.

Notoj

  1. Sibley, C, Ahlquist, J. & Monroe, B. (1988)
  2. Chubb, A. (2004)
  3. Kriegs et al. (2007)
  4. Kulikova, I. et al. (2005)

References

  • Benson, D. (1999): Presbyornis isoni and other late Paleocene birds from North Dakota. Smithsonian Contributions to Paleobiology 89: 253-266.
  • Chubb, A. (2004): New nuclear evidence for the oldest divergence among neognath birds: the phylogenetic utility of ZENK(i). Molecular Phylogenetics and Evolution 30: 140-151
  • Feduccia, A. (1999): The Origin and Evolution of Birds, Second Edition. Yale University Press, New Haven.
  • Kriegs, Jan Ole; Matzke, Andreas; Churakov, Gennady; Kuritzin, Andrej; Mayr, Gerald; Brosius, Jürgen & Schmitz, Jürgen (2007): Waves of genomic hitchhikers shed light on the evolution of gamebirds (Aves: Galliformes). BMC Evolutionary Biology 7: 190 (Fulltext).
  • Kulikova, Irina V.; Drovetski, S.V.; Gibson, D.D.; Harrigan, R.J.; Rohwer, S.; Sorenson, Michael D.; Winker, K.; Zhuravlev, Yury N. & McCracken, Kevin G. (2005): Phylogeography of the Mallard (Anas platyrhynchos): Hybridization, dispersal, and lineage sorting contribute to complex geographic structure. Auk 122 (3): 949-965. [English with Russian abstract] DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0949:POTMAP]2.0.CO;2 PDF fulltext. Erratum: Auk 122 (4): 1309. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0949:POTMAP]2.0.CO;2
  • Sibley, C.G.; Ahlquist, J.E. & Monroe, B.L. (1988): A classification of the living birds of the world based on DNA-DNA hybridization studies. Auk 105: 409-423.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Kokanseroj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Kokanseroj estas vorto por birdoj ĝenerale sed kutime aludas al birdoj apartenantaj al unu de du biologiaj ordoj, nome la kokoj (Kokoformaj) kaj la anseroj kaj anasoj (Anseroformaj). Studoj pri anatomiaj kaj molekulaj similaĵoj sugestas ke tiuj du grupoj estas proksima parencoj laŭ evoluo; kune ili formas la kokanseran kladon kiu estas science konata kiel Galloanserae (dekomence laŭ termino Galloanseri). Tiu klado estas subtenata de informo morfologia kaj pri sekvencoj de DNA same kiel pri retrotransposon.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO