dcsimg

Baloteo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Baloteo (Ballota L.) estas genro de herboj el pli-malpli 35 specioj, el kiuj la plej konata (Ballota nigra L.) estas vila staŭdo kun ov- aŭ korformaj, neregule dentrandaj folioj, kaj kun floroj ordinare malpure rozruĝaj, kaj kaliko havas kvin alenpintajn dentojn. Plantoj el la genro baloteo kreskaj en la regionoj de Eŭropo, norda Afriko kaj okcidenta Azio kun klimato simila al la mediteranea klimato, kun plej da diverseco en la regiono ĉirkaŭ la Mediteranea Maro mem.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO