dcsimg

Ĥelepo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ĥelepodufingra pigrulo estas mamulo de la neotropisa genro Choloepus, al kiu alpartenas kelkaj modernaj kaj ankaŭ jam malaperintaj pigruloj. Malsimile al la pigruloj de la genro Bradypus, kies antaŭaj manoj posedas tri fingrojn, la ĥelepaj pigruloj posedas en la antaŭaj manoj nur du fingrojn. Ili estas Folivoroj.

Malgraŭ evidentaj similecoj je ilia aspekto kaj vivmaniero troveblaj en la du genroj, ĥelepoj kaj bradipoj ne estas tre proksimaj parencoj. Bradipoj apartenas al la familio Bradipodedoj kaj parenciĝas al la familio Megateriedoj. Ĥelepoj apartenas al la familio Megaloniĥedoj. Plej verŝajne la du branĉoj alvenis al sia arba vivmaniero sendepende kaj evoluis de malsamaj grupoj de teraj pigruloj. La deveno de bradipoj estas neklara, sed ĥelepoj devenis de iuj karibiaj anoj de subfamilio Megaloniĥenoj.

Priskribo

Kiel evidentas de la alternativa nomo, ĥelepo havas nur du fingrojn sur antaŭaj manoj, kvankam la malantaŭaj konservas ĉiujn tri, kiel ĉe aliaj vivantaj aŭ formortintaj pigruloj. Ili estas iom pli grandaj ol bradipoj, longas inter 58 kaj 70 centimetrojn kaj pezas 4-8 kilogramojn. Aliaj diferencoj estas iom pli longa muzelo, pli dika felo kaj tuta manko de iu ajn vosto.[1]

Absolutan plejparton de sia vivo ĥelepoj pendas de la arbaj branĉoj. Ili estas noktuloj, kvankam ili estas tiom malaktivaj, ke tio preskaŭ ne gravas. Ilia metabolismo estas tiom malrapida, ke la korpa temperaturo de ĥelepoj varias kun temperaturo de medio. Ankaŭ muskoloj estas malgrandaj kaj malfortaj.[1] Unu el diferencoj inter ili kaj bradipoj estas maniero de grimpo: kiam ĥelepoj grimpas malsupren, ili sobigas unue kapon, dum bradipoj - unue pugon.

 src=
Ido de C. hoffmanni, kreskanta en naturrezerveja kuraca centro en Osa-Peninsulo, Kostariko.

Periodo de gravedeco de ĥelepinoj daŭras inter 6 monatoj ĝis unu jaro depende de specio kaj subspecio. Ili naskas plej ofte nur unu idon, pendante de la arbo. Idoj naskiĝas jam kun ungegoj kaj tuj klingas al la felo de patrino. Ili ne pli bezonas lakton post unu monato de aĝo, sed plej ofte ne estas pretaj al tute memstara vivo dum kelkaj pluaj monatoj. Inoj estas sekse fekundaj en la aĝo de 3 jaroj, iĉoj - en ĉ. 4-5 jaroj.

Plejparto de ĥelepa dieto kosistas je folioj, sed ili estas oportunisme ĉionvoraj, manĝante fruktojn, nuksojn, berojn, arban ŝelon, kaj, se oportuno okazas, ankaŭ ovojn, malgrandajn birdojn kaj ronĝulojn.[2] Ili havas grandajn, multĉambrajn stomakojn, kie fermentiĝas granda kvanto de planta materio. Digesto de ĥelepoj estas enorme malrapida kaj ofte daŭras tutan monaton. Ekskretado ankaŭ estas malrapida kaj malofta. En certaj periodoj urino kaj fekaĵoj povas konsisti ĝis 30% de tuta maso de la animalo (ĉ. 6 kilogramoj).[3] Ili havas nediferencitajn, ĉiam kreskantajn dentojn, kiuj preskaŭ ne similas al dentoj de aliaj mamuloj. La plej centraj dentoj estas similaj al kaninoj kaj nomiĝas "kaninoformaj". Ili estas apartigitaj de aliaj vangodento-similaj dentoj ("molaroformoj") per diastemo. Entute oni rigardas diferenciĝon de ĥelepaj dentoj nesufiĉa por apartigi ilin je veraj dentaj tipoj, kaj rigardas ĥelepojn homodontoj. Ilia denta formulo estas skribata kiel 4 5 {displaystyle {frac {4}{5}}} {displaystyle {frac {4}{5}}}

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Dickman, Christopher R.. (1984) Macdonald, D.: The Encyclopedia of Mammals. New York: Facts on File, p. 776–779. ISBN 0-87196-871-1.
  2. . Family Megalonychidae: two-toed sloths. Animal Diversity Web. Universitato de Miĉigano (2001). Alirita 2009-09-14.
  3. 30% body weight
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ĥelepo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ĥelepo aŭ dufingra pigrulo estas mamulo de la neotropisa genro Choloepus, al kiu alpartenas kelkaj modernaj kaj ankaŭ jam malaperintaj pigruloj. Malsimile al la pigruloj de la genro Bradypus, kies antaŭaj manoj posedas tri fingrojn, la ĥelepaj pigruloj posedas en la antaŭaj manoj nur du fingrojn. Ili estas Folivoroj.

Malgraŭ evidentaj similecoj je ilia aspekto kaj vivmaniero troveblaj en la du genroj, ĥelepoj kaj bradipoj ne estas tre proksimaj parencoj. Bradipoj apartenas al la familio Bradipodedoj kaj parenciĝas al la familio Megateriedoj. Ĥelepoj apartenas al la familio Megaloniĥedoj. Plej verŝajne la du branĉoj alvenis al sia arba vivmaniero sendepende kaj evoluis de malsamaj grupoj de teraj pigruloj. La deveno de bradipoj estas neklara, sed ĥelepoj devenis de iuj karibiaj anoj de subfamilio Megaloniĥenoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO