dcsimg

Cikasaloj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La cikasaloj (latine Cycadales) estas planta ordo el gimnospermoj. Tiu ordo nuntempe entenas 2 familiojn, 10 genrojn kaj ĉirkaŭ 300 speciojn[2]. Tamen, ĝia diverseco estis pli granda dum la ĵurasio. Ĝia tipa genro estas cikaso[3].

Aspekto

La cikasaloj tipe havas lignecan trunkon kun krono da folioj supre. Ilia alto varias, inter plurajn centimetrojn kaj plurajn metrojn.

Ĉiu cikasala planto estas aŭ vira aŭ ina, sed ne gea, malsimile al la angiospermoj.

Distribuo

La cikasaloj troviĝas en tropikaj kaj subtropikaj landoj: en Sud-Ameriko kaj Centr-Ameriko kaj Meksiko, en Antiloj, en Aŭstralio, Melanezio, Mikronezio, Suda Azio, Ĉinio, Japanio, Madagaskaro, kaj Sud-Afriko.

Cycads world distribution.png

Taksonomio

Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (1 apr. 2020)[4],[2], de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

Referencoj

  • Chaw, S.-M.; Walters, T.W.; Chang, C.-C.; Hu, S.-H.; Chen, S.-H. (2005). “A phylogeny of cycads (Cycadales) inferred from chloroplast matK gene, trnK intron, and nuclear rDNA ITS region”, Molecular Phylogenetics and Evolution (en) 37 (1), p. 214–234. doi:10.1016/j.ympev.2005.01.006.
  • Hill, K.D.; Stevenson, D.W.; Obsorne, R. (2004). “The World List of Cycads”, Botanical Review (en) 70 (2), p. 274–298. doi:[[doi:10.1663%2F0006-8101%282004%29070%5B0274%3ATWLOC%5D2.0.CO%3B2|10.1663/0006-8101(2004)070[0274:TWLOC]2.0.CO;2]].
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Cikasaloj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La cikasaloj (latine Cycadales) estas planta ordo el gimnospermoj. Tiu ordo nuntempe entenas 2 familiojn, 10 genrojn kaj ĉirkaŭ 300 speciojn. Tamen, ĝia diverseco estis pli granda dum la ĵurasio. Ĝia tipa genro estas cikaso.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO