La Afrika plataleo (Platalea alba) estas longkrura vadbirdo[1] de la familio de ibisoj kaj plataleoj nome Treskiornitedoj. Ne estas agnoskitaj subspecioj.
La specio estas disvastigata tra Afriko kaj Madagaskaro, inklude areojn de Bocvano, Kenjo, Mozambiko, Namibio, Sudafriko, kaj Zimbabvo.[1] Estis kelkaj vidaĵoj en Francio, 2 en Hispanio kaj po 1 en Aŭstrio kaj Danio, plej verŝajne de fuĝintoj.[2]
Ili loĝas en marĉaj humidejoj kun iome da malferma neprofunda akvo kaj nestumas en kolonioj en arboj aŭ kanejoj. Ili kutime ne kunhavas koloniojn kun cikonioj aŭ ardeoj.
La Afrika plataleo manĝas en neprofunda akvo, kaj kaptas diversajn tipojn de fiŝoj[1], moluskoj[1], amfibioj, krustuloj[1], insektoj[1] kaj larvoj[1]. Tiu specio uzas sian malferman bekon por kapti manĝon per movado el flanko al flanko en la akvo, kaj kaptas manĝon en sia buŝo.[1] Longaj kruroj kaj fajnaj, pintecaj fingroj permesas ilin piediri facile tra diversaj profundoj de akvo. [3]
La Afrika plataleo estas preskaŭ nekonfuzebla tra plej el sia teritorio. La reprodukta plenkreskulo estas 85-95 cm longa kaj tre tutblanka escepte pro siaj ruĝaj kruroj kaj vizaĝo (brido kaj ĉirkaŭokule) kaj longa griza kulerforma beko kun ruĝaj bazo kaj bordoj. La irisoj estas flavecaj. Ĝi ne havas kreston, malkiel la Eŭrazia plataleo. Nematuruloj ne havas ruĝan vizaĝon kaj havas flavan bekon. Malkiel ardeoj, la plataleoj flugas havante kolojn rekte.
Tiu afrotropisa specio ekreproduktiĝas vintre, kio daŭras ĝis printempo.[1] La platalea nesto, ĝenerale situanta en arbo super akvo, estas konstruita el bastonetoj kaj kaneroj (kareksoj) kaj kovrita per folioj.[3] La ino demetas 3 al 5 ovojn, kutime dum la monatoj de aprilo aŭ majo.[1] La ovoj estas kovataj de ambaŭ gepatroj dum ĝis 29 tagoj, kaj post eloviĝo la idoj estos zorgataj de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ 20 al 30 tagoj.[1] La birdidoj pretas elnestiĝi tuj poste, kaj ekflugas post aliaj kvar semajnoj.[1]
La Afrika plataleo estas specio al kiu aplikiĝas la interkonsento Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).
La Afrika plataleo (Platalea alba) estas longkrura vadbirdo de la familio de ibisoj kaj plataleoj nome Treskiornitedoj. Ne estas agnoskitaj subspecioj.