La Nudbrankuloj aŭ latine Nudibranchia estas klado de molkorpaj, maraj gastropodaj moluskoj kiuj demetas siajn konkojn post ilia larva stadio.[1] Ili famas pro siaj ofte eksterordinaraj koloroj kaj okulfrapaj formoj. Nuntempe, konatas ĉirkaŭ 2 300 validaj specioj de nudbrankuloj.[2]
La vorto "Nudibranchia" venas de la latina nudus, nuda, kaj la greka βραγχια [branĥia], branko.
Nudbrankuloj ofte ne-fake nomatas "maraj limakoj" (aŭ ekvivalente en aliaj lingvoj, ekzemple angle sea slug, france limace de mer, germane Seeschnecke), sed multaj "maraj limakoj" apartenas al taksonomiaj grupoj kiuj ne proksime parencas al nudbrankuloj. Kelkaj el tiuj aliaj maraj limakoj, kiel ekzemple la fotosintezanta klado sacoglossa kaj la kolorplena familio aglajidae, ofte konfuzatas kun nudbrankuloj.
La Nudbrankuloj aŭ latine Nudibranchia estas klado de molkorpaj, maraj gastropodaj moluskoj kiuj demetas siajn konkojn post ilia larva stadio. Ili famas pro siaj ofte eksterordinaraj koloroj kaj okulfrapaj formoj. Nuntempe, konatas ĉirkaŭ 2 300 validaj specioj de nudbrankuloj.