dcsimg

Dekpieduloj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

DekpiedulojDekapodoj, en latina scienca Decapoda (elparolu: Dekapoda, el la greka deka = dek kaj podos = piedo), estas ordo de Malakostrakoj tre grava por la homaro.

Priskribo

Kiel la nomo sugestas, Dekpieduloj havas dek krurojn. Multaj specioj havas longan korpon, aliaj tamen havas preskaŭ rondan korpon. La plej malgrandaj dekpieduloj estas longaj ĉirkaŭ 1 mm (plenkreskuloj); la plej grandaj povas atingi pli ol 3 m inkluzive de la kruroj (Macrocheira kaempferi).

 src=
Anotomio de salikoko. P1...P5 estas kruroj utilaj por marŝado, Pl1...Pl5 estas membroj krursimilaj utilaj por naĝado.

La korpo enhavas tri partojn: kapon, torakon kaj abdomenon (kapo kaj torako ofte unuiĝas en "kefalotorako"). Insektoj kaj aliaj artropodoj enhavas precize la samajn tri partojn; tamen, la torako de Insektoj konsistas nur el tri segmentoj kun kruroj kaj neniu senkrura; tiu de Dekpieduloj el ok segmentoj, kvin kun kruroj kaj tri kun aliformaj membroj. Ĉiu segmento havas nur unu paron da membroj.

La abdomeno de Dekpieduloj ofte enhavas pluajn membrojn similajn al kruroj, sed ili ne utilas al marŝado, tamen al spirado kaj al naĝado.

En kelkaj dekpieduloj, nur ok kruroj funkcias por la marŝado, kaj du estas ŝanĝataj en pinĉilojn. Tio okazas ekzemple en la kraboj kaj en la omaroj.

Vivmedio

Ĉiuj dekpieduloj bezonas akvan medion. Pluraj specioj de kraboj povas eliri akvon dum iom da tempo, sed ne ĉiamdaŭre. Nur la genroj Birgus kaj Coenobita pasigas sian plenkreskulan vivon surtere; tamen iliaj larvoj vivas en maro.

Plejparte, la dekpieduloj vivas sur la marfondo; malmultaj specioj naĝas, paŝas sur la rifoj apud la marbordo aŭ vivas en sensala akvo.

Klasifiko

La ordo Decapoda (Dekpieduloj) estas kutime dividata en du subordojn:

  • Dendrobranchiata ("arbaj brankoj"), kiu enhavas ĉ. 500 speciojn similajn al salikokoj (sed ne la verajn salikokojn)
  • Pleocyemata, kiu enhavas la ceterajn speciojn (ĉ. 15mil).

La du subordoj havas brankojn kun malsama aspekto. Ili ankaŭ diferencas pro la metodo demeti ovojn: la Dendrobranchiata demetas ilin en akvon sen protekto, la Pleocyemata retenas ilin iom da tempo ĉe la abdomenaj membroj.

Pleocyemata estas dividata en plurajn "infraordojn":[1]

Evolua historio

 src=
Fosilio de ĵurasia dekpiedulo (Cyclerion)

La plej antikvaj fosilioj de Dekpieduloj apartenas al Devonio (Palaeopalaemon). Supozeble, Dekpieduloj devenis de Phyllocarida; Echinocaris kaj Palaeopemphix estis transiraj specioj.[2]

Graveco por la homaro

 src=
La dekpieduloj de la genro Penaeus estas tre bredataj

Multaj dekpieduloj estas manĝeblaj kaj ofte estas taksataj tre bonaj: ekzemple palinuroj, omaroj, kraboj, salikokoj, kankroj ktp.

Oni bredas kelkajn speciojn: pandalegojn Penaeus vannamei kaj Penaeus monodon (respektive 3 milionoj da t kaj 800mil t en 2013[3]); Ĉinan lankruran krabon (Eriocheir sinensis - 700mil t en 2013[3]); Luizianan kankron (Procambarus clarkii, 600mil t en 2013[3]); ktp.

Ankaŭ oni kaptas multajn dekpiedulojn en naturo: la plej kaptitaj en 2013 estis anoj de la specio Acetes japonicus, aspektantaj kiel etaj salikokoj (600mil t[3]). Sume oni kaptas pli ol 6 milionoj da t ĉiujare (2013[3]).

Notoj

  1. Ni donas la liston de S. De Grave kaj aliaj - A Classification of Living and Fossil Genera of Decapod Crustaceans - Raffles Bull. Zool. - 2009 angle.
  2. angle Universitato de Bristolo - Decapods - Fossil record and evolution
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 angle FAO - Yearbook of Fishery Statistics Yearbook of Fishery Statistics
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Dekpieduloj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Dekpieduloj aŭ Dekapodoj, en latina scienca Decapoda (elparolu: Dekapoda, el la greka deka = dek kaj podos = piedo), estas ordo de Malakostrakoj tre grava por la homaro.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO