dcsimg
Image of <i>Cercomela scotocerca</i>
Unresolved name

Cercomela

Cerkomeloj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

C. sinuata
C. schlegelii
C. tractrac
C. familiaris
C. scotocerca
C. fusca
C. dubia
C. melanura
C. sordida

Cerkomeloj estas la specioj membroj de Cercomela, genro de malgrandaj paserinaj birdoj de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi enhavas naŭ speciojn de Saksikolenoj.

Priskribo

Tiuj estas tipaj birdoj de malferma seka habitato kiaj malferma makiso, ŝtonecaj aŭ rokaj areoj kaj mallonga herbejo. La Familia kaj la Rokoloĝanta cerkomeloj troviĝas ofte ĉe homaj setlejoj.

Tiu estas ĉefe grupo de Afriko, kvankam la teritorio de la Nigravosta cerkomelo etendas ankaŭ ĝis Mezoriento, kaj la Rokoloĝanta cerkomelo estas specio de suda Azio.

La tipa plumaro de la birdoj Cercomela estas de tutgriza aŭ brunaj supraj partoj kaj pli palaj subaj partoj. La vostobildo estas ofte distingila, kaj povas utili por distingi la afrikajn speciojn. La longaj kruroj kaj piedoj estas nigraj kaj la beko estas mallonga kaj rekta. Mabaŭ seksoj estas similaj en plumaro.

Tiuj estas teremaj birdoj, plej parto nestumantaj sur aŭ ĉe grundo, kaj la ino demetas ĝis 4 ovojn en tasforma nesto; kelkaj cerkomeloj uzas rokfendojn aŭ murojn kiel nestolokoj.

Tiuj birdoj estas insektomanĝantoj, kaj manĝas surgrunde siajn predojn.

Plej parto de specioj havas voĉojn inkludantajn tipan saksikolan "ĉak-ĉak" aŭ similajn alvokojn.

Plej parto de la saksikoloj de la genro Cercomela estas komunaj en siaj teritorioj, sed ne ekzistas sufiĉa informo por precizigi la statuson de la Malhela cerkomelo en Etiopio.

Specioj en taksonomia ordo

Taksonomio

La genro Cercomela enhavas 9 aridadaptitajn surteremajn birdospeciojn distribuatajn ĉefe en Afriko kaj unu specio en Barato. Uzinte mitoĥondriajn genetikajn analizojn, Robert K. Outlaw, Gary Voelkerb kaj Rauri C.K. Bowiec [1] rekonstruis la molekulajn evolurilatojn de la birdoj de Cercomela kaj ties rilataro kun aliaj proksimaj genroj. Nome ties studoj sugestas, ke la genro Cercomela estas polifiletika kun specioj en tri diferencaj kladoj. Kvin specioj de Cercomela: C. dubia, C. scotocerca, C. familiaris, C. melanura kaj C. fusca estas pli proksimaj al la enantoj de la genro Oenanthe ol la aliaj specioj Cercomela. Oenanthe estas parafiletika rilate tiujn kvin speciojn de Cercomela. La tri sudokcidentafrikaj specioj de Cercomela, nome C. tractrac, C. schlegelii kaj C. sinuata, formas sian propran distingan kladon. Cercomela sordida (Pinarochroa sordida, Sundevall) restus kiel Pinarochroa sordida ĉar tiu specio estas genetike tre distinga el ĉiuj aliaj genroj kaj specioj de saksikolenoj.

Referencoj

  1. Shall we chat? Evolutionary relationships in the genus Cercomela (Muscicapidae) and its relation to Oenanthe reveals extensive polyphyly among chats distributed in Africa, India and the Palearctic, Robert K. Outlaw, Gary Voelkerb kaj Rauri C.K. Bowiec, Department of Biology, University of Memphis, Memphis, 3700 Walker Avenue, Memphis, TN 38152, Usono. [1]
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Cerkomeloj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

C. sinuata
C. schlegelii
C. tractrac
C. familiaris
C. scotocerca
C. fusca
C. dubia
C. melanura
C. sordida

Cerkomeloj estas la specioj membroj de Cercomela, genro de malgrandaj paserinaj birdoj de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi enhavas naŭ speciojn de Saksikolenoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO