Taraksako aŭ leontodo estas nomo de plurjaraj herboj (genro Taraxacum) el asteracoj, kun longa pivotradiko, kun rozeto el elbazaj, runcinetaj folioj, kun rondformaj, kavaj, senfoliaj pedunkloj. Tiuj pedunkloj portas unuopan, grandan, flavan kapitulon. La semoj havas simple harformajn semhavojn kaj ili estas bekhavaj. Ĝi estas tre ofta ĝena trudherbo, en kelkaj landoj uzata kiel salato.
Tiu holarktisa genro estas taksonomie komplika, kaj iuj botanikistoj subdividas la grupon en proksimume 34 makrospeciojn, kaj ĉirkaŭ 2000 mikrospeciojn [1] . Proksimume 235 apomiksaj kaj poliploidaj mikrospecioj estis registritaj en Britujo kaj Irlando [2]. Iuj botanikistoj havas alian opinion kaj nur akceptas totalon de ĉirkaŭ 60 specioj [1].