dcsimg

Marikva bradorno ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Marikva bradorno (Bradornis mariquensis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Bradornoj.

Ĝi estas preskaŭ endemio de Suda Afriko kiu troviĝas ĉefe en Angolo, Bocvano, Namibio, Sudafriko, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas seka kaj duonseka savano.

La Marikva bradorno estas 18 cm alta kaj pezas ĉirkaŭ 24 g. La kapo, okuloj kaj dorso estas brunaj (kun pli malhelbrunaj flugiloj kaj vosto, kies plumoj -ĉefe en flugiloj- havas helbrunajn bordojn), dum la beko kaj kruroj estas nigraj. Ankaŭ la bridareo kaj traokulo estas pli malhelbrunaj, dum videblas ne tre rimarkinda hela okulringo. La gorĝo estas blanka kaj la resto de subaj partoj estas sablokoloraj al helbrunaj, pli blankecaj centre kaj pli koloraj en flankoj.

Tiu specio kutime manĝas surgrunde, ĉe la bazo de arboj, inter arbustoj aŭ inter la arbofoliaro, kie ili manĝas fruktojn kaj semojn aŭ predas insektojn kiaj papilioj, abeloj, vespoj, lokustoj kaj formikoj. Tiuj senvertebruloj estas kutime kaptataj dumfluge, poste mortigitaj kaj poste englutitaj.

La Marikva bradorno estas monogama birdo, kiu reproduktiĝas kun ununura partnero sian tutan vivon. La ino demetas 2 al 3 verdajn ovojn. La nesto estas konstruata alte en kanopio kaj protektata el predantoj per la branĉoj kaj la densa verda foliaro.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Marikva bradorno: Brief Summary ( Esperanto )