dcsimg

Strigoformaj birdoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La okuloj estas tre grandaj kaj pezas 15% de la tuta kapo. Same kiel vidkapablaj homoj ili vidas stereoskope, ĉar ambaŭ okuloj estas direktitaj antaŭen. Oni povas dividi la birdojn en ĉasantoj kaj ĉasatoj. La ĉasatoj havas flanken direktitajn okulojn. Ili povas vidi ion ĉirkaŭe per unu rigardo. La ĉasantoj kiel strigoj kaj agloj havas okulojn pli antaŭe en la kapo, tiel ke ili povas ĝuste taksi la distancon ĝis la kaptotaĵo. Preskaŭ ĉiuj birdoj tamen povas vidi iom stereoskope. Ĉe kolomboj tio estas nur 20° kaj la tuta vidkampo kovras 340°, do preskaŭ tute ĉirkaŭe. Homo kun bona vidkapablo havas stereoskopan vidkampon de l40° kaj ĝeneralan vidkampon de 180°, do duoncirklan. Strigoj havas stereoskopan vidkampon de 110°, sed ili povas turni la kapon preskaŭ 360°, do tute ĉirkaŭe. Multaj homoj supozas, ke strigoj povas vidi ankaŭ dum plena mallumo, kio cetere neniam okazas en la naturo. Sed tio ne estas vera. Ankaŭ strigoj povas neniom vidi dum plena mallumo. Tamen ili povas ankoraŭ vidi dum cirkonstancoj, kiujn la homo konsideras kiel absolutan mallumon, kaj kie la lumo estas nur mezurebla per tre fajnaj instrumentoj. Per eksperimentoj oni pruvis, ke la vidpovo de strigoj estas proksimume 100 fojojn tiel bona, kiel ĉe homo kun tre bonaj okuloj.

Aŭdkapablo

Ankaŭ iliaj oreloj estas tre rimarkindaj. Ĉe multaj birdospecioj la oreloj troviĝas malantaŭ la okuloj. La aperturoj estas kovrataj de la surkapaj plumoj. Ĉe la strigoj tiuj aperturoj estas eksteordinare grandaj. La ekstera orelo, la t.n. aŭriklo, estas kovrata de la t.n. vualo, la ĉirkaŭokula plumaro. La oreloj kun la antaŭendirektita vualo formas specon de parabola spegulo, kiun ankaŭ la homo uzas en tekniko, ekzemple, por kapti forajn signalojn aŭ radioondojn el la universo. La orelaj aperturoj de strigoj etendiĝas de la supra kapoparto ĝis la suba beko kaj formas duoncirklon. La oreloj krome estas tre moviĝemaj. La aperturoj povas ŝanĝiĝi laŭ formo kaj grandeco. Alia eco de striga orelo estas, ke ĝi estas speciale ekipita por kapti sonojn de tre altaj frekvencoj. Multaj malgrandaj roduloj faras tiujn altajn pepajn sonojn kaj ankaŭ kiam ili moviĝas inter sekaj herboj, branĉetoj kaj folioj. Per eksperimentoj oni pruvis, ke strigoj ankaŭ en absoluta mallumo povas kapti per granda precizeco sian predon uzante nur la orelojn.

Flugo de strigoj

Al la granda sukceso dum la ĉasado de strigoj grave kontribuas ankaŭ ilia sensona flugado, kiu fenomeno jam ofte timigis homojn, kiuj nokte renkontis strigojn. Ili aperas kiel fantomoj kaj ankaŭ sensone kiel fantomoj malaperas. Dumnokte aktivaj roduloj estas preskaŭ blindaj, sed iliaj oreloj estas des pli bonaj. Do, se strigoj flugus kun tiom da susurado kiel aliaj birdoj, ilia kaptosukceso estus konsiderinde malpli bona. Eĉ gufo, kiu havas enverguron de 1,5 m kaj pezas 2,5 kg, kio estas sufiĉe multe por flugkapabla birdo, flugas sensone.

Du faktoroj kaŭzas la sensonan flugadon de strigoj: t.e. la strukturo de la plumoj kaj la fakto, ke la flugiloj estas tre grandaj kompare kun la korpomaso. Ekzemple, turstrigo, pezanta 500 g, havas flugilareon de proksimume 1680 cm². Tio signifas, ke ĉiu gramo de la korpo estas portata de 3,4 cm² de la flugilo, dum ĉiu gramo de la korpo de korvo estas portata de proksimume 2,4 cm². Ju pli granda estas la korpomaso kompare kun la flugilareo, des pli peze la flugiloj devas labori por porti la korpon. Eble vi foje eĉ aŭdis la grandan bruon faratan de ekfluganta fazano, por eĉ ne paroli pri tiu de ekfluganta cigno, kiu birdo cetere estas majstra kaj gracia fluganto. Kiel dirite, ankaŭ la strukturo de la plumoj grave kontribuas al la sensona flugado. Ce ordinaraj tagaj birdoj la grandaj flugilplumoj estas sufiĉe rigidaj kaj risortemaj. Ili per granda forto batas la aeron. Male, la grandaj flugilplumoj de la strigoj ĉe la randoj portas fajnan franĝon kaj estas kovritaj de velura lanugo. Tiuj strigospecioj, kiuj ordinare ĉasas dumtage, havas pli malmolan plumaron kaj produktas pli da bruo dum la flugado.

Bildo

La strigoj dankas sian popularecon al la fakto, ke ili sukcesas venki la problemojn, kiujn kaŭzas la mallumo. Grandaj antaŭendirektitaj okuloj nin fikse rigardas. La preskaŭ rondforma kapo, same kiel la nia, havas lokon por tre dise lokitaj kaj tre sentemaj oreloj. Oreloj kaj okuloj estas du organoj, kiuj estas tre necesaj por kapti tre fuĝemajn víktimojn. Malgraŭ siaj akregaj beko kaj ungegoj, ĝia tre mola kaj dika plumaro prezentas ĉarman rondan formon, el kiu elstaras akre kurba rabobirda beko ĝuste tie, kie oni supozas nazon. Aldonante elastan nukon kaj la komikajn plumtufojn similantajn al oreloj, oni havas perfektan karikaturon de homo.

Sekureco kaj teritorio

Bestoj ĝenerale havas la kutimon resti en pli-malpli limigita regiono aŭ teritorio. Ili funde konas tiun teritorion kaj tio donas al ili senton de sekureco. Ie en tiu teritorio troviĝas ĝia hejmo, kio povas esti nesto, truo aŭ fendo en arbo, eĉ de homo metita nestkesto, kie ĝi dumtage povas dormi kaj kaŝi sin. Kelkaj specioj de strigoj eĉ nestas kaj dormas sur la tero, kiel la marĉostrigo, kiu kovas en la tuta norda parto de nia mondo, kaj la belega neĝostrigo, kiu kovas en la arktaj regionoj. Tiuj dormlokoj ofte estas uzataj dum jaroj, sed arbarstrigo ofte ŝanĝas dormlokon. Aliaj, kiel ekz. la orelstrigo, ne faras tion kaj ĉiam revenas, ofte grupe, al la sama arbo. Eblas trovi arbon, sur kiu dormas trideko da orelstrigoj. Eĉ nun ankoraŭ oni ofte trovas sur la sama arbo dumvintre sufiĉe multe da dormantaj orelstrigoj. Sendube, tiu arbo estas al ili konata kiel sekura, trankvila loko. Sekureco certe estas la unua kondiĉo. La loko devas doni protekton kontraŭ la vetero kaj kontraŭ malamikoj, kiuj povas esti grimpantaj rabobestoj, sed precipe alia pli granda strigospecio. Ekzemple, la gufo havas sur sia menukarto la arbar- kaj orelstrigon kaj ankaŭ la noktuon. Siavice la arbarstrigo, la plej granda en Nederlando kovanta strigospecio, okaze kaptas noktuojn. Ekzistas multaj teorioj pro kio certaj strigospecioj emas dormi kune, dum aliaj ne faras tion.

Kiam strigo dumtage estas malkovrita de malamiko, ekzemple de homo, ĝi akurate sekvas ĝiajn movojn, sen movi sin mem. Se ĝi moviĝas, ĝi faras tion tre malrapide, sinrektigas tiel ke ĝi aspektas kiel rompita arbobranĉo, kiu certe ne estas alloga frandaĵo de eventuala malamiko. Strigoj dormantaj en la malferma kampo ofte estas incitataj de malgrandaj kantbirdetoj, kiam ili estas hazarde malkovritaj. Tiam la malkovrinto komencas de sekura distanco eligi karakterizajn sonojn kaj fari specialajn movojn, kiuj allogas aliajn birdetojn. Ili faras tiujn sonojn kaj movojn por averti aliajn birdojn pri la danĝero. La saman ili faras, kiam ili vidas katon, vulponserpenton. Ili agas tiel al bestoj, de kiuj ili povas facile eskapi, kiam ili estas ne neatendite atakataj. Tute alie ili agas, kiam ili estas minacataj de vere mortiga danĝero, kiel de akcipitronizomigra falko. Tiam ili tuj fuĝas al la plej proksima kaŝejo kaj silentegas.

Voĉoj

Strigoj estas tre bruemaj birdoj. Ili ne estas kantbirdoj, sed la klara vokado de arbarstrigo en nokta arbaro certe estas tiel agrabla por aŭskulti kiel la kanto de merlo. Certe en Eŭropo la vokado de strigo nokte estas tre rimarkinda sono. Kvankam la vokado de strigo ofte estas indikata kiel grakado aŭ kriĉado, oni povus priskribi la blekadon de kelkaj specioj kiel gruntado, ronkado, zumado, siblado aŭ tusado. En Usono vivas specio, kiu ĉirpas kiel grilo kaj en Aŭstralio unu, kiu kriegas kiel virino en mortiga danĝero. Kvankam la vokado de strigoj kaj la belega kanto de najtingalo ne estas kompareblaj, ili havas la saman biologian funkcion. Vokanta strigo volas diri al konkuranto: "Restu for de ĉi tie. Tio ĉi estas mia teritorio". Krome la virbirdo allogas per sia vokado aŭ kantado sian partnerinon. Kiam penetras en la teritorion samspeca vira konkuranto, li estas forpelata per sensanga batalo aŭ fortimigado. Ĉe strigoj la partneroj povas tre malfacile malkovri, ĉu temas pri ino aŭ pri viro, ĉar ambaŭ seksoj tute similas, kvankam ĉe rabobirdoj kaj ankaŭ ĉe strigoj la inoj estas ĝenerale konsiderinde pli grandaj. Verŝajne ambaŭ seksoj rekonas unu la alian pro la konduto. Senpartnerinaj virstrigoj kaj inaj strigoj reagas tute diference kiam ili renkontas solan virstrigon kun propra teritorio. Sed ankaŭ la voĉoj diferencas. La striginoj respondas al la voko de masklo per sia karakteriza voko.

Reproduktado

Kiam paro estas trovinta unu la alian, komenciĝas la amludo, la t.n. nupta ceremonio. Ĉe multaj specioj tio estas tre spektakloriĉa prezentado, kiel ekz. ĉe greboj, tetraoj kaj duelbirdoj. Eric Hoskins kaj Cyril Newberry priskribas en sia libro "Birds of the night" (Noktaj birdoj) la amludon de paro de turstrigoj. La paro sidis en distanco de kelkdekoj da cm unu de la alia sur trabo en malnova farmeja kabano, kie ili nestis. Ambaŭ birdoj komencis konversacion, dum kiu ili eligis altajn sonetojn, kiujn akompanis kraketado de la bekoj. Poste la masklo malrapide suprenetendis siaj kapon kaj kolon kaj starigis la plumaron. Li groteske aspektis kun la kapo etendita dorsen kaj kun larĝe malfermita beko, kaj tiam ĝi eksvingis sian kapon tien kaj reen kaj poste cirkle movis ĝin kiel muelilo. La ino komencis partopreni la svingan movadon, eligis raŭkajn sonojn kaj dume malrapide movis sin al la masklo, ĝis ambaŭ birdoj alpremiĝis unu al la alia. La viro maletendis sian kolon, malaltigis la kapon kaj ambaŭ birdoj frotis la vangojn unu kontraŭ la alia. Denove komenciĝis la bekokraketado, post kiam la masklo prenis la inon je la nukaj plumoj kaj denove ili ekbalanciĝis. Ŝajnis, ke la ino ŝatis la iom krudan pritraktadon, ĉar dume ŝi eligis ronronajn sonojn kvazaŭ kato kiu "ŝpinas". Ekzistas inter la diversaj specioj multaj malsimilaj amritaroj, kiel la oferado de kaptitaĵo ĉe gufoj, kaj la flugila aplaŭdo dum nupta flugo ĉe marĉostrigoj.

Strigoj ne estas grandaj nestokonstruantoj. Ofte ili uzas nestojn de aliaj bestoj kaj birdoj. Laŭ origino ili nestas en arbotruoj aŭ -fendoj. Pluraj specioj uzas forlasitajn nestotruojn de pigoj, kelkfoje pigoj kaj strigoj uzas la saman truon kiel dormejon. La strigoj dormas dumtage kaj la pigoj nokte. En Nederlando, kie pro la moderna arbarmastrumado ekzistas malmulte da naturaj nestotruoj en arboj, birdprotektaj grupoj ofte pendigas specialajn nestkestojn por strigoj. Feliĉe oni jen kaj jen komencas lasi en la arbaroj ankaŭ kavajn kaj truhavajn arbojn, kiuj ire pliriĉigas la faŭnon. Ekzistas ankaŭ birdospecioj, kiuj alkutimiĝis al senarbaraj vivejoj, kaj kiuj konstruas sian neston sur la teron, ekzemple la marĉostrigo kaj la neĝostrigo. En la Nova Mondo vivas la kaverno-strigo sub la tero. Ĝi vivas en la kavernoj de preriaj hundoj kaj ankaŭ en la forlasitaj truoj de lupoj, vulpoj, skunkoj, dazipoj.

La nombro de la ovoj tre varias inter la strigo-familioj. Ekzemple, gufo ĝenerale metas nur unu ovon, dum ĉe la marĉostrigo la nombro de ovoj povas varii inter 2 kaj 12 depende de la kaptebla nutraĵo. Ekzistas ankaŭ alia sistemo, kiun ni povus konsideri kiel krudan formon de familio-planado: la nombro de la idoj, kiuj povas plenkreski, dependas de la kvanto da nutraĵo. Ĉe la plej multe da strigospecioj la inoj tuj komencas kovi antaŭ ol la ovaro estas kompleta. La idoj do ne samtempe eloviĝas. La plej aĝaj idoj estas la plej grandaj, do ankaŭ la plej fortaj. Kiam la gepatroj venas sur la neston kun predo, la pli fortaj postulas la unuan vicon por esti nutrataj. En tempo de nutraĵabundo tio ne gravas, ĉar la gepatroj daŭre alportas novan manĝaĵon. Kiam la pli fortaj estas satigitaj, venas la vico al la malpli fortaj. Sed, se la nutraĵo ne sufiĉas, la malpli fortaj malsatmortas aŭ ili kelkfoje estas mortigataj kaj manĝataj de la pli fortaj gefratoj. Nesto da strigoj formanĝas enormajn kvantojn da predoj, ĉefe roduloj. Eric Hoskins notis ĉe nesto kun kvar turstrigidoj, ke la gepatroj alportis por satigi siajn nesatigeblajn infanojn 102 musojn, 21 ratojn kaj 1 talpon, sume do 124 predojn. La tuta kaptitaĵo sendube estis ankoraŭ multe pli ampleksa. La flugkapablaj idoj ne denaske povas mem kapti predojn. La arbarstrigaj gepatroj ĝis la malfrua printempo instruas al siaj idoj la arton de predkaptado.

Egagropiloj

Strigoj kaj cetere ankaŭ aliaj rabobirdoj, elvomas en la formo de kolbasetoj la nedigesteblajn partojn de siaj predoj. Tiujn kolbasetojn oni nomas vombuloj aŭ pli teknike egagropiloj. Pere de tiuj ĉi vombuloj estas facile esploreble, kiujn bestojn la strigoj manĝas kaj kiaj roduloj vivas en la koncerna regiono. En Pollando oni trovis en 15.500 vombuloj la restaĵojn de 95 % da roduloj (musoj kaj ratoj), 3 % da birdoj kaj 2 % da lacertoj, ranoj kaj aliaj bestoj. Tiuj ciferoj koincidas kun la donitaĵoj trovitaj en Okcidenteŭropo. Sed kiam la birdoj vivas ĉe la rando de urbo aŭ eĉ en urbo, la menuo grave diferencas. Ekzemple, en la t.n. Holland Parko en Londono oni esploris la menuon de arbarstrigo vivanta tie. Ĝi konsistis je 37 % el sturnoj, merloj kaj turdoj, je 25 % el kolomboj kaj pigoj, je 31 % el paseroj kaj je nur 7 % el malgrandaj mamuloj. Estas tute klare, ke strigoj estas tre utilaj kiel aliancanoj de la homo, se almenaŭ la homo ne stulte intervenas en la naturo, kiel okazis sur Kuzo-insulo, unu el la Sejŝeloj en la Hinda Oceano. Oni enkondukis tie la kaban turstrigon (Tyto capensis) por kontraŭbatali la amason da ratoj en la kokosaj plantejoj. Esplorante la vombulojn de tiuj strigoj oni tamen nerefuteble pruvis, ke la strigoj baldaŭ malkovris pli facile kapteblan predon, nome la idojn de malofta specio de ŝternoj, kiu kovas tie amase en kolonioj. Nun oni devas senindulge ekstermi la strigojn tie por savi la pluekzistadon de la maloftaj ŝternoj. Ekzistas cetere multaj kazoj de malutila kaj senpripensa interveno de la homo en la naturo, kiu povas esti tre minaca al la homo mem.

 src=
Uralstrigo Strix uralensis

Strigoj kaj homoj

Strigoj jam ekde miloj da jaroj ludis gravan rolon en la homa fantazio. Unuflanke ili estas simbolo de la granda saĝo, ekzemple ekde la Antikva Grekio (kaj ankoraŭ ties skulptaĵoj estas venditaj tie al turistoj kiel suveniroj), pri kio aludas la proverbo "Ne portu strigojn al Ateno"; aliflanke ili estas metaforo de granda stulteco. Ekzemple, en la nederlanda lingvo oni nomas stultan personon kiel strigo aŭ strigido kaj en Hispanio noktuo. Ofte ili ludas gravan rolon en fabloj kaj bestrakontoj kiel saĝaj figuroj. Tre populara siatempe estis en Nederlando la porinfana televidprogramo nomita la "Fablogazeto", al kiu ĉiuvespere rigardis eble pli da plenkreskuloj ol da infanoj. En tiu televidfablo sinjoro Strigo ludis ĉefan rolon. Jam en la hieroglifoj de la fruaj egiptoj trovigas strigoj kaj eĉ nun ankoraŭ vivas strigoj inter la piramidoj.

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Strigoformaj birdoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La okuloj estas tre grandaj kaj pezas 15% de la tuta kapo. Same kiel vidkapablaj homoj ili vidas stereoskope, ĉar ambaŭ okuloj estas direktitaj antaŭen. Oni povas dividi la birdojn en ĉasantoj kaj ĉasatoj. La ĉasatoj havas flanken direktitajn okulojn. Ili povas vidi ion ĉirkaŭe per unu rigardo. La ĉasantoj kiel strigoj kaj agloj havas okulojn pli antaŭe en la kapo, tiel ke ili povas ĝuste taksi la distancon ĝis la kaptotaĵo. Preskaŭ ĉiuj birdoj tamen povas vidi iom stereoskope. Ĉe kolomboj tio estas nur 20° kaj la tuta vidkampo kovras 340°, do preskaŭ tute ĉirkaŭe. Homo kun bona vidkapablo havas stereoskopan vidkampon de l40° kaj ĝeneralan vidkampon de 180°, do duoncirklan. Strigoj havas stereoskopan vidkampon de 110°, sed ili povas turni la kapon preskaŭ 360°, do tute ĉirkaŭe. Multaj homoj supozas, ke strigoj povas vidi ankaŭ dum plena mallumo, kio cetere neniam okazas en la naturo. Sed tio ne estas vera. Ankaŭ strigoj povas neniom vidi dum plena mallumo. Tamen ili povas ankoraŭ vidi dum cirkonstancoj, kiujn la homo konsideras kiel absolutan mallumon, kaj kie la lumo estas nur mezurebla per tre fajnaj instrumentoj. Per eksperimentoj oni pruvis, ke la vidpovo de strigoj estas proksimume 100 fojojn tiel bona, kiel ĉe homo kun tre bonaj okuloj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO