dcsimg
Creatures » » Plants » » Gymnosperms » » Podocarps »

Dacrydium nidulum de Laub.

Denskrona dakridio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La denskrona dakridio (Dacrydium nidulum) estas koniferospecio el la familio de la podokarpacoj. Ĝi estas indiĝena en Fiĝioj, Indonezio, kaj Papuo-Novgvineo. Ĝi vegetas en humidaj kreskejoj kiaj marĉaj areoj, riverbordoj kaj lagobordoj. Estas kanopea arbo en la malaltaĵa tropika pluvarbaro, kiu atingas alton de 26 metroj. Ĝi estas karakterizata de densa arbokrono [1].

Kvankam ĝi povas vegeti je altitudo de 10 metroj, la denskrona dakridio precipe troviĝas super 600 metroj. Ĝi povas konstitui vastajn arbarerojn.

Tiu orientalisa kaj pacifika specio estas trovebla en pluraj protektataj areoj. Kaŭze de habitatodetruo ĝi tamen estas konsiderata kiel endanĝerigata.

Referencoj

  1. Steenis, C. G. G. J. van Steenis-Kruseman, M. J. van 1950 : Flora Malesiana, Kebun Raya Indonesia, Lembaga Ilmu Pengetahuan, Indonesia. X, p. 365

Bibliografio

  • angle Farjon A. 2013 : Conifer Database (version Jul 2011). In: Species 2000 & ITIS Catalogue of Life, 11th March 2013 (Roskov Y., Kunze T., Paglinawan L., Orrell T., Nicolson D., Culham A., Bailly N., Kirk P., Bourgoin T., Baillargeon G., Hernandez F., De Wever A., eds). Digital resource at www.catalogueoflife.org/col/. Species 2000: Reading, UK.
  • angle de Laub. 1969. In: J. Arnold Arbor. 50: 292.

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Denskrona dakridio: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La denskrona dakridio (Dacrydium nidulum) estas koniferospecio el la familio de la podokarpacoj. Ĝi estas indiĝena en Fiĝioj, Indonezio, kaj Papuo-Novgvineo. Ĝi vegetas en humidaj kreskejoj kiaj marĉaj areoj, riverbordoj kaj lagobordoj. Estas kanopea arbo en la malaltaĵa tropika pluvarbaro, kiu atingas alton de 26 metroj. Ĝi estas karakterizata de densa arbokrono .

Kvankam ĝi povas vegeti je altitudo de 10 metroj, la denskrona dakridio precipe troviĝas super 600 metroj. Ĝi povas konstitui vastajn arbarerojn.

Tiu orientalisa kaj pacifika specio estas trovebla en pluraj protektataj areoj. Kaŭze de habitatodetruo ĝi tamen estas konsiderata kiel endanĝerigata.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO