dcsimg

Blankorela noktardeo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Blankorela noktardeo (Gorsachius magnificus) estas birdospecio de ardeo de la familio de Ardeedoj. La komuna nomo de la specio aludas al blanka zono de la orelareo, dum la latina scienca nomo magnificus, estas vorto kiu signifas elstararimarkinda. Krome ĝi havas nigrecan kapon kun blanka traokula strio, ruĝecbrunan kolon kaj brunan dorson. La subaj partoj estas pli helaj kaj striecaj. La kruroj verdecaj.

Ĝi troviĝas en malmultaj lokoj de suda Ĉinio kaj norda Vjetnamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj riveroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Oni ĉirkaŭkalkulas populacion de nur malpli da milo da plenkreskuloj. Ili loĝas ĉe humidejoj kaj rizkampoj. Ties dieto estas malgrandaj fiŝoj, salikokoj kaj senvertebruloj, kaj ŝajne ĝi estas tute noktulo. Tiu ĉi specio ne nestumas kolonie; la ino demetas 3-5 ovojn.

Ĉefa minaco estas arbar-klarigado kaj fragmentado; ankaŭ ĉasado.

Referencoj

  • IUCN2011.1, BirdLife International, 2010, 144697, Gorsachius magnificus, konsultita la 30an de aŭgusto 2011. Kriterioj kial tiu specio estas endanĝerita.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Blankorela noktardeo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Blankorela noktardeo (Gorsachius magnificus) estas birdospecio de ardeo de la familio de Ardeedoj. La komuna nomo de la specio aludas al blanka zono de la orelareo, dum la latina scienca nomo magnificus, estas vorto kiu signifas elstara aŭ rimarkinda. Krome ĝi havas nigrecan kapon kun blanka traokula strio, ruĝecbrunan kolon kaj brunan dorson. La subaj partoj estas pli helaj kaj striecaj. La kruroj verdecaj.