La Ponapea sturno (Aplonis pelzelni), estis tre rara kaj eble formortinta birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis. Ĝi estis indiĝena endemio de la insulo de Ponapeo (oriente de Federacio de Mikronezio) en la Pacifika Oceano. La latina scienca nomo omaĝas la aŭstrian ornitologon August von Pelzeln (1825–1891).
La Ponapea sturno atingis grandon de 19 cm. Ĝi estis ĝenerale malhela kun nigrecbrunaj supraj partoj. La kapo estis malhela kaj montras nigrajn frunton kaj brisojn. Flugiloj, pugo, supraj vostokovriloj kaj vosto estis palaj kaj montris tre brunan koloron kape. Subaj partoj estis iom eluzitaj olivecbrunaj. La beko kaj la piedoj estis nigraj. La iriso estis brunaj. Junuloj aspektis simile al plenkreskuloj escepte pro la supraj partoj de la plumaro kiu estis palbrunaj. La alvoko konsistis el sonorileca akra krio.
La Ponapea sturno estis indiĝena de marĉaj montarbaroj en altitudoj super 425 m, sed ĝi estis observata ankaŭ en plantejoj kaj pli malaltaj altitudoj. La lasta specimeno estis mortpafita en altitudo de 750 m super marnivelo.
Ĝi estis nemigranta birdo kaj defendis sian teritorion fare de paroj. Ili manĝis dumtage kaj ties dieto konsistis el floroj, beroj kaj semoj de ĉiamverdaj arbustoj kaj arboj same kiel de insektoj kaj vermoj. Ili konstruis sian neston en arbotruoj sed pri tio oni ne certas.
La Ponapea sturno estis malkovrita de pola etnografo John Stanislaw Kubary (1846–1896) kaj unuafoje priskribata de germana ornitologo Otto Finsch en 1876. La holotipo kiu estis deponita en la Muzeo Godeffroy de Hamburgo, Germanio provizore estas nuntempe en la Museum Naturalis de Leiden, Nederlando. Ŝajne tiu birdo estis komuna komence de la 1930-aj jaroj. Oni akiris 60 specimenojn dum la Ekspedicio Whitney al Sudaj Maroj estrata de William Coultas en 1930 kaj 1931. Mortpafis specimenon Lawrence P. Richards en 1948 kiu sendis la haŭton al Muzeo Bishop en Honolulu, Havajo. En 1956 ornitologo Joe T. Marshall estis la lasta okcidenta sciencisto kiu vidis tiun birdon ankoraŭ vivantan. Marshall mortpafis du specimenojn kaj sendis la haŭtaĵojn al la Smithsonian Institution en Vaŝingtono. Poste oni perdis tiun birdospecion. En 1973 aŭ 1974 ĝi estis ŝajne vidata ĉe Nantolemal, sed tion oni ne konfirmis. Post kelkaj nekonfirmataj vidaĵoj fare de ponapeaj insulanoj okazis priserĉadoj en 1976, 1977 kaj 1983 kiuj bedaŭrinde malsukcesis. En 1990 ĝi estis klasita kiel formortinta fare de la IUCN ĝis kiam ornitologo Donald W. Buden akiris mortintan inon la 4an de julio 1995 kiu estis mortpafita de indiĝena gvidisto dum herpetologia ekspedicio dum 1994. Sekve la IUCN reklasigis la specion kiel draste endanĝerigita en 2000. Tamen tio estis la lastaj fidindaj informoj pri tiu specio. Oni supozas ke povus esti ĉiukaze malpli da 50 individuoj kaj en teritorio de nur 60 km.
La kialojn de la subita malapero oni ne konas ankoraŭ. Konkuremo kun aliaj birdospecioj kaj birdoĉasado certe ludis gravan rolon kiel ĉe multaj birdospecioj en aliaj tiuareaj insuloj kie ovodemetado estis krome vorataj de ratoj. Habitatoperdo povis ludi malgravan rolon, kvankam 37 % de la altateraj arbaroj estis klarigitaj inter 1975 kaj 1995, ĉar granda parto de ties habitato restis netuŝita.
La Ponapea sturno (Aplonis pelzelni), estis tre rara kaj eble formortinta birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis. Ĝi estis indiĝena endemio de la insulo de Ponapeo (oriente de Federacio de Mikronezio) en la Pacifika Oceano. La latina scienca nomo omaĝas la aŭstrian ornitologon August von Pelzeln (1825–1891).