La Eliot-pino (Pinus elliottii), estas pino hejma en Sudorienta Usono, ekde la sudo de Suda Karolino, okcidente ĝis sudorienta Luiziano, kaj sude ĝis la florida Kij-Insularo[1]. La scienca kaj Esperanta nomoj honoras la usonan botanikiston Stephen Elliott (1771-1831). La angla nomo de Eliot-pino, slash-pine, referencas al la slashes aŭ marĉaj grundoj kun arboj kaj arbedoj – kiuj konstituas ties vivejon.
Tiu nearktisa kaj neotropisa specio estas rapidkreskema, sed ne tre longeviva ("nur" 200 jaroj) kompare kun aliaj pinospecioj, kaj preferas humidajn klimatojn kaj humidajn grundojn.
La arbo atingas altecojn de 18 -30 m kun trunkodiametro de 0,6 – 0,8 m. La folioj estas pinglecaj, tre maldikaj, du- aŭ tri-opaj, kaj estas 18 al 24 cm longaj.
La strobiloj estas glatbrile ruĝ-brunaj, 5-15 cm longaj kun mallonga dika 2-3 cm alta pikilo sur ĉiu skvamo. Ĝi estas konata por sia konusa formo.
La Eliot-pino povas esti diferencigita de la parenca torĉpino (Pinus taeda) per la iome pli longaj pli brilaj pingloj kaj per la pli grandaj ruĝe-brunaj strobiloj, kaj de longfolia pino (Pinus palustris) per la pli mallongaj, pli maldikaj pingloj kaj pli etaj strobiloj kun malpli larĝaj skvamoj.
Estas du varioj :
La Eliot-pino estas tre parenca al la kariba pino [4].
Malsame la tipa vario de la Eliot-pino, plantidoj de P. elliottii var. densa transiras "herbejan fazon", similmaniere al la longfolia pino.
Tiu arbospecio estas grandskale kreskigita en plantejoj, kaj ankaŭ estas uzata en hortikulturo.
La Eliot-pino (Pinus elliottii), estas pino hejma en Sudorienta Usono, ekde la sudo de Suda Karolino, okcidente ĝis sudorienta Luiziano, kaj sude ĝis la florida Kij-Insularo. La scienca kaj Esperanta nomoj honoras la usonan botanikiston Stephen Elliott (1771-1831). La angla nomo de Eliot-pino, slash-pine, referencas al la slashes aŭ marĉaj grundoj kun arboj kaj arbedoj – kiuj konstituas ties vivejon.