La Nordinsula bruna kivio (Apteryx mantelli; Apteryx australis aŭ Apteryx bulleri[1] kiel antaŭ 2000, ankoraŭ uzata en kelkaj fontoj), estas specio de kivio kiu estas disvastigata en la nordaj du trionoj de la Norda Insulo de Novzelando kaj, kun ĉirkaŭ 35000 restantaj,[2] estas la plej komuna kivio.
Ĝis 2000, la Bruna kivio (tiam Apteryx australis) estis inkludanta la Rovian kivion kaj la Tokoekon, aldone al la Nordinsula bruna kivio. Tamen uzinte genetikajn kodojn el ĉiuj el la menciitaj taksonoj oni determinis, ke la Tokoeko estas separata specio, kiu prenis la nomon Apteryx australis, lasante la Brunan kivion kun sia nuna nomo Apteryx mantelli. Tuj poste, en 1998, pliaj genetikaj testoj estis farataj ĉe la Rovio kaj oni determinis, ke ankaŭ ĝi (la Rovio) estas separata specio (Apteryx rowi). En 2004 oni trovis vunditan birdon kun blanka strieco ĉe la kapo kaj estis identigita de la Universitato Massey. La blanka plumaro ŝajne estas kaŭzata de rare vidata genetika variado foje priskribita kiel parta albinismo. Ekzistas kelkaj dokumentitaj kazoj kun nur unu pentraĵo de unu birdo trovita en Otorohanga en la 18a jarcento kaj specimeno en la Kanterburia Muzeo. La vundita birdo rekuperiĝis kaj estis enmetita en reprodukta programo.
La Bruna kivio estis unuafoje priskribita kiel Apteryx australis fare de Abraham Dee Bartlett, en 1813, baze sur specimeno el Dusky Sound, Suda Insulo, Novzelando.[3] Tiu estas monotipa specio.[4]
La Bruna kivio troviĝas tra la tuta Norda Insulo, loĝante ĉe Nordlando, Koromandelo, Nordinsula Oriento, Aroha Insulo, Insulo Malgranda Bariero, Insulo Kavaŭ, Insulo Ponui, kaj Wanganui. La Nordinsula bruna kivio montris rimarkindan adapteblon: ĝi adaptiĝis al loĝado ĉe arbustarecaj farmoterenoj, plantejoj de pinoj (nome enmetita arbo), kaj ties indiĝenaj arbaroj, sed ĝi ankoraŭ preferas densan, subtropikajn kaj moderklimatajn arbarojn.[5]
Reprodukta populacio kaj tendencoj Loko Populacio Dato Tendenco Norda Insulo[6] 2500 2008 Malpliiĝanta -4% jare Insulo Malgranda Bariero[2] 2500 1996 Stabila Insulo Ponui[2] Stabila Insulo Kapiti [6] Stabila Insulo Kavaŭ[2] Stabila Totalo (Novzelando) 5000[2] 1996 Malpliiĝanta -2% jare[6]Inoj estas ĉirkaŭ 40 cm altaj kaj pezas ĉirkaŭ 2.8 kg dum la maskloj ĉirkaŭ 2.2 kg. La plumaro estas strieca ruĝecbruna kaj pinteca. La Nordinsula bruna kivio estas la ununura specio de kivio troviĝanta internacie en bestoĝardenoj.
Tiuj kivioj, kiel ĉiuj kivioj, manĝas senvertebrulojn. La ino demetas 2-3foje jare po 2 ovojn por ĉiu ovodemetado. La ĵus eloviĝintaj idoj estas tute plumokovritaj kaj elnestiĝo kaj ekmemmanĝado povas komenci post nur 1 semajno.[5]
La Nordinsula bruna kivio estas endanĝerita, laŭ la IUCN Ruĝa Listo, kaj ties ĉefaj minacoj venas el predantoj, kiaj hundoj, katoj kaj ermenoj Mustela erminea. Ĉirkaŭ 94% el idoj mortiĝas antaŭ reproduktiĝi en areoj kie ne estis fartia mamulplaga kontrolo.[5] Ĝi havas loĝan teritorion de 38,400 km2, kun populacio ĉirkaŭkalkulita la jaron 2000, je 35,000 individuoj.[2]
Tutlandaj studoj montris, ke averaĝe nur 5 % el kiviidoj survivas al plenkreskeco. Tamen ĉe areoj de aktiva plagokontrolado, survivindicoj de la Nordinsula bruna kivio povas esti multe pli altaj. Ekzemple, antaŭ miksa operaco pere de veneno 1080 fare de DOC kaj Animal Health Board en la arbaro de la monto Tongariro en 2006, 32 kiviidoj estis radio-kontrolitaj. El ili 57% survivis al la plenkreskeco. Danke al pliiĝanta plagokontrolado, la plenkreska kivia populacio de Tongariro preskaŭ duobliĝis ekde 1998.
La Nordinsula bruna kivio (Apteryx mantelli; Apteryx australis aŭ Apteryx bulleri kiel antaŭ 2000, ankoraŭ uzata en kelkaj fontoj), estas specio de kivio kiu estas disvastigata en la nordaj du trionoj de la Norda Insulo de Novzelando kaj, kun ĉirkaŭ 35000 restantaj, estas la plej komuna kivio.