Alismo (latine Alisma) estas genro de akvoplantoj.
La alismo estas plurjara (staŭdo) herbeca akvoplanto kun bazaj folioj kaj regulformaj trinombraj floroj (floroformulo Ka3Ko3A6 aŭ ∞G6 aŭ ∞ ovario supre staranta). Alismo estas insekte polenata.
La genro konsistas el la jenaj specioj:
La Plantagalismo aŭ akvoplantago (latine Alisma plantago-aquatica) estas staŭdo kun blankaj aŭ helruĝaj floroj en verticile branĉiĝantaj infloreskoj sur ĝis 80 cm altaj tigoj. kreskas en marĉo aŭ malprofunda akvo. La verda planto estas venena; ĝi estas ofta fiherbo de rizkulturoj.