dcsimg

Dendrokopoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

DendrocoposDendrokopoj (esperante) estas birdoj de la genro de familio pegedoj. Membroj de ĉi genro vivas en Eŭropo, Azio, Norda Afriko, Japanio. En ĝi estas 21 specioj. Multaj nomas la genron ankaŭ per la nomo de Buntpegoj, sed tiu nomigo taŭgas ankaŭ por aliaj similaj genroj de la tribo Dendropicini ene de la subfamilio de Picinae.

Temas pri mezgrandaj birdoj kun bela plumaro kie ĉefas nigro kaj blanko kun diversaj bildoj (kaj de tie la nomo de Buntpegoj) kaj multaj montras ankaŭ diversformajn ruĝajn markojn en krono.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO