dcsimg

Kampefiloj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

KampefilojCampephilus estas genro de grandaj amerikaj pegoj, tio estas birdoj de la familio de Pegedoj.

Tiu ĉi genro estis kreita de George Robert Gray, kiu sugestis preni Campephilus principalis kiel la tipon por la genro. La nomo Campephilus signifas "larvemo" – aludo al la dieto de tiuj birdoj, multaj el kiuj manĝas larvojn el lignoborantaj skaraboj. Kontraŭ populara opinio, ties plej proksimaj parencoj ne estas la grandaj nigraj pegoj Dryocopus: anstataŭe, ili estas rilataj al la fajrdorsuloj de la genro Chrysocolaptes el Sudorienta Azio (Benz et al., 2006).

La komunaj nomoj de eburbeka kampefilo, eburbeka pego aŭ eburbekulo estas foje uzataj por membroj de tiu ĉi genro, kvankam pli ĝuste estu uzataj specife por la specio Campephilus principalis.

Specioj

fosilia eburbeka specio, Campephilus dalquesti, estis priskribita el ostoj trovitaj en kuŝejoj de frua Pleistoceno en Distrikto Scurry, de Teksaso, Usono.

La specioj de tiu ĉi genro kutime havas ruĝajn kapojn (entute aŭ enparte), nigrajn dorsojn (foje kun blankaj subdorsaj partoj) kaj iom pli helajn horizontalestriajn subajn partojn.

Referencoj

Bibliografio

  • Benz, Brett W.; Robbins, Mark B. & Peterson, A. Townsend (2006): Evolutionary history of woodpeckers and allies (Aves: Picidae): Placing key taxa on the phylogenetic tree. Molecular Phylogenetics and Evolution 40: 389–399. COI:10.1016/j.ympev.2006.02.021
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Kampefiloj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Kampefiloj aŭ Campephilus estas genro de grandaj amerikaj pegoj, tio estas birdoj de la familio de Pegedoj.