La Fajrstrigo (Otus flammeolus) estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.
Ĝi reproduktiĝas el suda Brita Kolumbio kaj okcidenta Usono al centra Meksiko. Malkiel multaj strigoj, tiuj estas migrantaj, forirante el Nordameriko aŭtune. Vintre, ili troviĝas en norda Centrameriko, el suda Meksiko al Gvatemalo kaj Salvadoro.
La Fajrstrigo estas simila laŭ grando al la Okcidenta kriĉostrigo sed ĝi ne havas grandajn oreltufojn kaj havas grandegajn malhelajn okulojn en malgranda vizaĝa disko kun nigra beko inter plumetoj kaj diferencan voĉon (sed havas etajn oreltufojn kiuj estas iom videblaj). La Koboldostrigo kaj la Nana strigo estas pli malgrandaj. Ili estas noktemaj, predantaj strigo ĉirkaŭ 15 cm longa kun enverguro de 36 cm. La voĉo estas serio de relative profondaj solaj aŭ duoblaj hutoj.
Tiu nearktisa specio nestumas en arbotruoj kaj havas 3 aŭ 4 idojn post kovado de 26 tagoj. La habitato por reproduktado en okcidenta Usono asociiĝas kun matura, malferma vivejo de ponderosa pino. Ili manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ musojn kaj aliajn etajn predojn.