La Blankgorĝa emberizo, Blankagorĝa emberizo, Blankagorĝa zonotriĥo aŭ Blankagorĝa plumzonulo (Zonotrichia albicollis) estas mezgranda birdospecio membro de la grupo de Amerikaj paseroj indiĝena de Nordameriko kaj membro de la genro de zonotriĥoj, kiu enhavas speciojn de brunstriecaj dorsoj kaj distingaj kapobildoj kaj familio de Emberizedoj.
La Blankgorĝa emberizo estas paserina birdo 17 cm longa kun enverguro de 23 cm kaj tipa pezo de 26 g.[1]
Estas du plenkreskaj plumarvariaĵoj konataj kiel la flavecastria kaj la blankastria formoj. Ĉe la blankastria formo la krono estas nigra kun blanka centra strio. Ankaŭ la superokulo estas blanka. La orelareo estas griza kun supra bordo formante nigran traokulan strion.[1]
Ĉe la flavecastria formo, la krono estas malhelbruna kun flaveca centra strio. Ankaŭ la superokulo estas flaveca. La orelareo estas griza au helbruna kun supra bordo formante brunan traokulan strion. Ambaŭ variaĵoj montras malhelajn okulojn kun fajna hela okulringo, blankan gorĝon (kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo, kiu aludas al kolo anstataŭ la gorĝo), flavajn bridojn kaj grizan bekon.[1] Estas variaĵo kaj kelkaj individuoj povas montri po malhelan flankan strion ĉiuflanke de la gorĝo.
Ili preskaŭ ĉiam pariĝas kun la mala kolormorfo por reproduktado. La du kolormorfoj ekzistas proksimume en simila nombro. Kaj masklo kaj ino de la blankastriaj birdoj estas pli agresemaj ol la flavecastriaj birdoj dum la reprodukta sezono.
La brusto havas grizajn aŭ flavecajn striojn kiuj plias suben al flankoj, sed la ventro estas ĝenerale helgriza. La flugiloj estas ruĝecbrunaj kun du markataj blankaj flugilstrioj kaj grizecaj ŝultroj. Ambaŭ seksoj estas morfologie similaj.[1] La kruroj estas rozkoloraj.
Blankgorĝaj emberizoj reproduktiĝas en centra Kanado kaj Nov-Anglio. Ili nestumas ĉu surgrunde sub arbustoj aŭ malalte en arboj en decidua aŭ miksitaj arbaraj areoj. La ino demetas 3-5 brunmarkecajn blu- aŭ verdecblankajn ovojn.
Vintre ili migras al suda kaj orienta Usono. Tiu birdo estas rara vaganto en okcidentan Eŭropon.
Tiuj birdoj manĝas surgrunde sub aŭ ĉe arbustoj aŭ inter malalta vegetaĵaro. Ili manĝas ĉefe semojn, insektojn kaj berojn.
Estas almenau du distingaj kantoj fare de tiu specio. Unu konsistas el komenca noto, sekve de tri aŭ pliaj ripetataj notoj je intermezo de ĉirkaŭ granda triono. La dua kanto konsistas el komenca noto, poste melodio kaj tria noto, ripetata 2-3 fojojn, je intermezo de ĉirkaŭ malgranda triono. Tiu dua kanto estas komune priskribita anglalingve kiel "Po-or Sam Peabody, Peabody, Peabody" (aŭ "O-oh sweet Canada, Canada, Canada"). La ritmo estas tre regula, kaj la tembro povus estis priskribita kiel miskanto. Tiuj muzikaj intermezoj estas nur proksimumaj; al homa orelo la kanto ofte sonas senmelodie. La ripetata noto ofte ŝanĝas laŭtone iomete, kontribue al tiu efiko.
La Blankgorĝa emberizo havas ankaŭ almenaŭ du alvokojn, aldone al sia kanto.
La Blankgorĝa emberizo, Blankagorĝa emberizo, Blankagorĝa zonotriĥo aŭ Blankagorĝa plumzonulo (Zonotrichia albicollis) estas mezgranda birdospecio membro de la grupo de Amerikaj paseroj indiĝena de Nordameriko kaj membro de la genro de zonotriĥoj, kiu enhavas speciojn de brunstriecaj dorsoj kaj distingaj kapobildoj kaj familio de Emberizedoj.