La Nigra tinamo (Tinamus osgoodi) estas specio de surgrunda birdo troviĝanta en humida montetaro kaj montararbaroj en Andoj de Sudameriko. Tiu minacata specio estas inter la plej grandaj tinamoj.
Tinamoj apartenas al la familio Tinamedoj, kaj je pli granda etendo estas ankaŭ membroj de la Strutoformaj, sed kelkaj fakuloj konsideras propran ordon nome Tinamoformaj. Malkiel aliaj Strutoformaj, tinamoj povas flugi, kvankam ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, el kiuj Tinamoj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj.[2] La specio estis priskribita en 1949 de Henry Boardman Conover baze sur specimeno el Kusko en Peruo.[2]
Ĝi havas du agnoskitajn subspeciojn:
Tiu neotropisa specio estas granda, nigreca tinamo. Ĉiuj partoj de ties korpo estas nigreca escepte ties fulgeca malhelbruna ventro kaj ruĝeca pugo kun nigra punkteco. Nigra tinamo estas 40 al 46 cm longa, kaj inoj estas iomete pli grandaj ol maskloj. Ĝi havas plendecan voĉon kun tremeca kaj descenda fajfo kiu daŭras ĉirkaŭ unu sekundo.[2][6]
Apenaŭ oni scias neniom pri la kutimaro de la Nigra tinamo, sed ĝi estas iom simila al tiu de ties parencoj. Oni trovis nuksojn en la kropo de unu specimeno.[3]
La ununura nesto konata estis surgrunde kaj enhavis 2 brilbluajn ovojn.[2] En Peruo oni registris plenkreskulojn en reprodukta kondiĉo inter marto kaj novembro, kaj oni trovis idon en februaro.[3]
La Nigra tinamo estas konsiderata Vundebla fare de la IUCN kun loĝa teritorio de 11,600 km²². En 2004 oni ĉirkaŭkalkulis, ke restas malpli ol 10,000.[6] Estas kelkaj registroj el Kolombio.[3] Ĝi estis iam priskribita kiel surloke komuna en Peruo,[3] sed ĝi estas nune rara en tiu lando.[7] La Nigra tinamo estis registrita en kelkaj rezervejoj, elstare ĉe Nacia Rezervejo Megantoni, Nacia Parko Manuo kaj Komunuma Rezervejo El Sira en Peruo, Nacia Parko Sumaco Napo-Galeras en Ekvadoro, kaj la Nacia Parko Guaĉara Kavo en Kolombio.[5][6][8]
La Nigra tinamo estas minacata pro senarbarigo aŭ habitatoperdo kaŭzita de homa setlado kaj etendo, agrikultura etendo, ŝosekonstruo, naftoekspluatado en Peruo, kaj estas ĉasata por manĝo.[3] Eĉ ene de rezervejoj, ĉasado kaj habitatoperdo estas pliiĝantaj.[6][8]
La Nigra tinamo (Tinamus osgoodi) estas specio de surgrunda birdo troviĝanta en humida montetaro kaj montararbaroj en Andoj de Sudameriko. Tiu minacata specio estas inter la plej grandaj tinamoj.