dcsimg

Arbara kanario ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Arbara kanarioFlavabrova kanario (Serinus scotops) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Ĝi troviĝas en Sudafriko kiel endemio. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Estas birdo simila al proksimaj parencoj nome la Citronkanario (Serinus citrinelloides) kaj la Nigramaska kanario (Serinus capistratus) kaj tiele ĝi estas kanario olivverdeca supre kun nigreca strieco en dorso kaj ĉefe en flugiloj kaj verdecflava sube kun griza nuanco en supra brusto, strieca en brustoflankoj kaj tutflava ventre sed kun strieco ankaŭ en ventroflankoj. La kapo estas tre olivecgriza kun iom grizeca masko (frunto, vizaĝo kaj mentono) kontrasta kun hela kornokolora beko, pli hela kaj anguleca en suba makzelo. Super tiu malhela masko ege kontrastas tre helflava superokula strio kio havigas al la specio la alternativan nomon, dum la krono estas olivecgriza kaj tre markate malhele strieca. La kruroj estas rozkolorecaj.

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Arbara kanario: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Arbara kanario aŭ Flavabrova kanario (Serinus scotops) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.