La Grizkapa kulicikapo, Culicicapa ceylonensis, estas malgranda paserina birdo. Ĝi estis iam konsiderata parto de la familio Muŝkaptuledoj, sed lastatempe estas konsiderata parto de la Stenostiredoj. Temus pri "muŝkaptuledoj" tre rilataj al la (Paruedoj)[1]
La Grizkapa kulicikapo estas nur 13 cm longa. Ĝi estas longvosta birdo muŝkaptuleca kun rekta starsinteno. Plenkreskulo havas malhelgrizecajn (kun malhelblua aŭ ardeza nuanco) kapon kaj bruston, olivecajn suprajn partojn (kun malhelbrunaj partoj en flugilplumoj kaj centra vosto) kaj brilflavajn subajn partojn.[2]
Tiu specio kiu reproduktiĝas en altaj teroj de arbaroj de kverkoj (Quercus) kaj aliaj larĝfoliaj arbaroj kaj similaj arbaraj areoj en mezvarma al tropika suda Azio, el Pakistano, Centra Barato kaj Srilanko orienten al Indonezio kaj suda Ĉinio. Multaj populacioj estas loĝantaj birdoj, sed tiuj de Himalajo estas mallongdistance laŭ altitudo migrantaj birdoj. En Butano ekzemple tiu specio ne estas nekomuna la tutan jaron, kaj povas troviĝi ĝis kaj super 2,000 m super marnivelo. Birdoj el alta montarbaro restas je pli malaltaj altitudoj vintre, dum kiu tempo la specio estas klare komuna en Butano. Ili povas troviĝi ankaŭ vintre kiel migrantoj en Okcidentaj Ghatoj kaj partoj de suda Barato.[3]
La Grizkapa kulicikapo estas insektovora, akrobata, persista ĉasisto de predoj kiu memorigas siajn malproksimajn parencojn de la Paruedoj. La nesto estas konstruata sur rokfendo aŭ en arbotrunko, kaj la kutima ovodemetado estas de 3 aŭ 4 ovoj. Oni kolektis junulon de la ĉina subspecio calochrysea ĉe Mouping en la nuna Kantono Baoksingo en Siĉuano komence de septembre.[4]
Ne malkomuna kaj troviĝanta en ampleksa teritorio, tiu birdospecio ne estas konsiderata minacata de la IUCN.[5]
La Grizkapa kulicikapo, Culicicapa ceylonensis, estas malgranda paserina birdo. Ĝi estis iam konsiderata parto de la familio Muŝkaptuledoj, sed lastatempe estas konsiderata parto de la Stenostiredoj. Temus pri "muŝkaptuledoj" tre rilataj al la (Paruedoj)
Monteto Fraser (Malajzio), Septembre 1997La Grizkapa kulicikapo estas nur 13 cm longa. Ĝi estas longvosta birdo muŝkaptuleca kun rekta starsinteno. Plenkreskulo havas malhelgrizecajn (kun malhelblua aŭ ardeza nuanco) kapon kaj bruston, olivecajn suprajn partojn (kun malhelbrunaj partoj en flugilplumoj kaj centra vosto) kaj brilflavajn subajn partojn.
Tiu specio kiu reproduktiĝas en altaj teroj de arbaroj de kverkoj (Quercus) kaj aliaj larĝfoliaj arbaroj kaj similaj arbaraj areoj en mezvarma al tropika suda Azio, el Pakistano, Centra Barato kaj Srilanko orienten al Indonezio kaj suda Ĉinio. Multaj populacioj estas loĝantaj birdoj, sed tiuj de Himalajo estas mallongdistance laŭ altitudo migrantaj birdoj. En Butano ekzemple tiu specio ne estas nekomuna la tutan jaron, kaj povas troviĝi ĝis kaj super 2,000 m super marnivelo. Birdoj el alta montarbaro restas je pli malaltaj altitudoj vintre, dum kiu tempo la specio estas klare komuna en Butano. Ili povas troviĝi ankaŭ vintre kiel migrantoj en Okcidentaj Ghatoj kaj partoj de suda Barato.
La Grizkapa kulicikapo estas insektovora, akrobata, persista ĉasisto de predoj kiu memorigas siajn malproksimajn parencojn de la Paruedoj. La nesto estas konstruata sur rokfendo aŭ en arbotrunko, kaj la kutima ovodemetado estas de 3 aŭ 4 ovoj. Oni kolektis junulon de la ĉina subspecio calochrysea ĉe Mouping en la nuna Kantono Baoksingo en Siĉuano komence de septembre.
Ne malkomuna kaj troviĝanta en ampleksa teritorio, tiu birdospecio ne estas konsiderata minacata de la IUCN.