dcsimg

Cebua pigonajtingalo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Cebua pigonajtingaloCebua ŝamao (Copsychus cebuensis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj (iam en Turdedoj) kaj genro Copsychus kiu enhavas speciojn kun longaj vostoj kaj nigraj supraj partoj. El tiu genro plej parto de la specioj loĝas en Azio, kelkaj en Afriko kaj multaj specioj estas endemioj en insuloj.

Tiu orientalisa birdo estas endemia de la insulo de Cebuo, Filipinoj.

Por kelkaj fakuloj tiu specio estas sama kun la Nigra pigonajtingalo, kiu same estas ĝenerale nigra birdo (kun iom da malhelblua nuanco) kaj blankaj suba ventro kaj subvosto. Fakte la latina scienca nomo de la Cebua pigonajtingalo C. cebuensis aludas al la insulo de Cebuo en Filipinoj, dum la nomo de la Nigra pigonajtingalo nome C. niger aludas al ties ĝenerala nigreco, ĉar ĝi signifas “nigra”.

Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ arbustaroj kaj plantejoj. Ĝi estis vidata en kelkaj lokoj en la insulo, ĉefe ĉe la Protektata Pejzaĝo de Centra Cebuo, la arbaroj de Alcoy kaj Argao, kaj la arbustaroj de Casili, Consolacion. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Cebua pigonajtingalo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Cebua pigonajtingalo aŭ Cebua ŝamao (Copsychus cebuensis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj (iam en Turdedoj) kaj genro Copsychus kiu enhavas speciojn kun longaj vostoj kaj nigraj supraj partoj. El tiu genro plej parto de la specioj loĝas en Azio, kelkaj en Afriko kaj multaj specioj estas endemioj en insuloj.