La Blankakrona ruĝvostulo (Chaimarrornis leucocephalus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj en la monotipa genro Chaimarrornis. La genra nomo de tiu specio devenas el la grekaj ĥeimarrhos signife "torento" kaj ornis signife "birdo".[1] Tiuj radikoj aludas al la preferata habitato de montaraj torentoj.
La nomo de Blankakrona ruĝvostulo estas kaŭzata de la tre blankaj kaj kontrastaj krono kaj nuko kontraŭ la nigraj frunto, vizaĝo, gorĝo, brusto, flugiloj kaj dorso, siavice ankaŭ tre kontrastaj kun la tre ruĝoranĝaj ventro, pugo kaj vosto, kies bordo estas denove nigra. Ankaŭ la latina nomo de la specio Ch. leucocephalus, kiu devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka nome leŭkos signife "blanka" kaj kefalos signife "kapo", aludas al la ĉefa karaktero de la blankega krono.
Ili manĝas ĉefe insektojn ĉe montaraj rojoj.
Ĝi troviĝas en Afganio, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Taĝikio, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.
La Blankakrona ruĝvostulo (Chaimarrornis leucocephalus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj en la monotipa genro Chaimarrornis. La genra nomo de tiu specio devenas el la grekaj ĥeimarrhos signife "torento" kaj ornis signife "birdo". Tiuj radikoj aludas al la preferata habitato de montaraj torentoj.