dcsimg

Rozbrova karpodako ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Rozbrova karpodako (Carpodacus rodochroa) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi estas ankoraŭ sub dubinda pristudo. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Disvastiĝo

Tiu orientalisa birdo troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Nepalo kaj Pakistano. Ties natura biotopo estas borealaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.

Aspekto

La plej rimarkinda karaktero de tiu karpodako estas tre helroza superokula strizono (kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo) el frunto al nukoflankoj inter rozbrunecaj krono kaj traokula strizono el bekobazo al kolflankoj. Ankaŭ la vango, gorĝareo kaj resto de subaj partoj estas helrozaj. La dorso estas bruna kun nigreca vertikala strieco. Ankaŭ la vosto estas nigreca kaj iome forkoforma. La pugo kaj subpugo estas tre rozaj. Temas pri tre rozkolora karpodako, kio pravigas la nomigon laŭ la latina scienca nomo kie rodochroa estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “roza” kaj “koloro”. Kiel ĉe aliaj karpodakoj, ankaŭ tiu havas mallongan dikan bekon.

Referencoj

Bildaro

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Rozbrova karpodako: Brief Summary ( Esperanto )