La Briana pufino (Puffinus bryani) estas specio de pufino nome birdospecio de la marbirda familio de Procelariedoj, kiu povas loĝi ĉe Havajo. Ĝi estas la plej malgranda specio de pufino kaj estas nigrablanka kun bluecgriza beko kaj bluaj tarsoj. Unuafoje kolektita en 1963 kaj supozita Malgranda pufino (Puffinus assimilis) oni determinis uzinte analizojn per DNA ke ĝi estas distinga nur en 2011. Ĝi estas rara kaj eble minacata kaj estas malmulta informaro pri ties reproduktejaj kaj nereproduktejaj teritorioj. Ĝi nomiĝas laŭ Edwin Horace Bryan Jr. iama zorganto de la Muzeo Bernice P. Bishop ĉe Honolulu.[1]
La 7an de februaro 2012, analizoj per DNA sur 6 specimenoj troviĝintaj en Ogasavaroj kaj vivintaj kaj mortintaj inter 1997 kaj 2011 determinis, ke ankaŭ ili estas Brianaj pufinoj.[2][3] Oni supozas, ke la Briana pufino ankoraŭ survivas en neloĝataj insuloj.
La Briana pufino (Puffinus bryani) estas specio de pufino nome birdospecio de la marbirda familio de Procelariedoj, kiu povas loĝi ĉe Havajo. Ĝi estas la plej malgranda specio de pufino kaj estas nigrablanka kun bluecgriza beko kaj bluaj tarsoj. Unuafoje kolektita en 1963 kaj supozita Malgranda pufino (Puffinus assimilis) oni determinis uzinte analizojn per DNA ke ĝi estas distinga nur en 2011. Ĝi estas rara kaj eble minacata kaj estas malmulta informaro pri ties reproduktejaj kaj nereproduktejaj teritorioj. Ĝi nomiĝas laŭ Edwin Horace Bryan Jr. iama zorganto de la Muzeo Bernice P. Bishop ĉe Honolulu.
La 7an de februaro 2012, analizoj per DNA sur 6 specimenoj troviĝintaj en Ogasavaroj kaj vivintaj kaj mortintaj inter 1997 kaj 2011 determinis, ke ankaŭ ili estas Brianaj pufinoj. Oni supozas, ke la Briana pufino ankoraŭ survivas en neloĝataj insuloj.