La Koluma orelstrigo, Otus bakkamoena, estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.
Ĝi estas loĝanto kaj reproduktanto en suda Azio el orienta Arabio tra Barato, escepte la plej malproksima nordo, kaj Srilanko orienten ĝis Indonezio. La Koluma orelstrigo estas komuna loĝanta birdo en arbaroj kaj aliaj arbaj areoj.
La Koluma orelstrigo estas eta (23-25cm) strigo, kvankam ĝi estas la plej granda el la malgrandaj orelstrigoj. Kiel aliaj malgrandaj orelstrigoj, ĝi havas etajn kapotufojn, aŭ orelojn. La supraj partoj estas grizaj aŭ brunaj, depende de la morfo, kun sablokoloraj punktoj. La subaj partoj estas sablokoloraj kun fajnaj pli malhelaj strioj. La vizaĝa disko estas blankeca aŭ sablokolora, kaj la okuloj estas oranĝaj aŭ brunaj. Estas sablokolora kolumo, kiu nomigas la specion. Ambaŭ seksoj estas similaj. La flugo estas tre ondeca.
Tiu ĉi specio estas noktema. Pro sia natura kamuflado, ĝi estas tre malfacile videbla dumtage. Sed ĝi povas ofte esti lokigita pro la etaj birdoj kiuj ĝenas ĝin, kiam ĝi ripozas en arbo. Ĝi manĝas ĉefe insektojn. La voĉo estas milda sola noto gvuk.
Ili nestumas en arba truo, kie la ino demetas 3-5 ovojn.
Tiu ĉi specio estas tre simila al iomete pli granda kaj parte migranta Hindia orelstrigo Otus lettia kaj al la Orienta orelstrigo Otus sunia. Ili povas esti diferencigitaj pro la voĉo kaj pro la koloro de la okuloj.
Ĉe Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝasthano, Barato.
La Koluma orelstrigo, Otus bakkamoena, estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.