Bulgara abio (Abies borisii-regis) estas specio de abio indiĝena en la montaroj de Balkana duoninsulo. Ĝi troviĝas en Bulgarujo, norda Grekujo, Nord-Makedonujo, Albanujo kaj Serbujo. Ĝi vegetas ĉe altitudoj de 800-1 800 m, sur montoj kun precipitaĵo de pli ol 1 000 mm [2][3][4][5][6]. La scienca nomo honoras Borison la 3-an, dum kies regado ĝi estis priskribita kiel novan specion en 1925. La nomo foje estas citita sen streketo (Abies borisiiregis), kvankam laŭ la preskriboj de la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj (artikolo 60.9) la streketo estas retenenda.
Tiu granda palearktisa ĉiamverda konifero altas ĝis 40–50 m (escepte ĝis 60 m) kaj havas trunkodiametron ĝis 1,5 m. La folioj estas pinglo-similaj, platigitaj, 1,8-3,5 cm longaj kaj 2 mm larĝaj, 0,5 mm dikaj, brile mallume verdaj supre, kaj kun du blu-blankaj strioj de stomoj malsupre. La pinto de la folio estas varia, kutime akra, sed foje iomete entranĉita ĉe la pinto, precipe sur malrapid-kreskantaj ŝosoj sur pli maljunaj arboj. La strobiloj longas 10–21 cm kaj larĝas 4 cm, kun proksimume 150-200 da skvamoj, ĉiu skalo kun elstaranta brakteo kaj du-flugiligitaj semoj; ili disfalas kiam maturaj por liberigi la semojn [2][3][4][5][6]. Ĝi estas proksime parenca al (kaj multrilate mez-forma inter) blanka abio norde en centra Eŭropo, greka abio sude en suda Grekujo, kaj Nordman-abio oriente en norda Turkujo. Iuj botanikistoj traktas ĝin kiel naturan hibridon inter blanka kaj greka abio, dum aliaj traktas ĝin kiel varion de blanka abio (Abies alba var. acutifolia). Alia sinonimo estas Abies pardei [2][3][4][5][6].
Bulgara abio (Abies borisii-regis) estas specio de abio indiĝena en la montaroj de Balkana duoninsulo. Ĝi troviĝas en Bulgarujo, norda Grekujo, Nord-Makedonujo, Albanujo kaj Serbujo. Ĝi vegetas ĉe altitudoj de 800-1 800 m, sur montoj kun precipitaĵo de pli ol 1 000 mm . La scienca nomo honoras Borison la 3-an, dum kies regado ĝi estis priskribita kiel novan specion en 1925. La nomo foje estas citita sen streketo (Abies borisiiregis), kvankam laŭ la preskriboj de la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj (artikolo 60.9) la streketo estas retenenda.