dcsimg
Image of Banana poka
Life » » Plants » » Dicotyledons » » Passionflower Family »

Banana Poka

Passiflora mollissima (Kunth) Bailey

Passiflora molissima ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src=
kompleta kaj laŭlonge tranĉita kurubo.
 src=
ceramikaĵo el la moĉea kulturo . Larco muzeo

Kurubobanana pasifrukto estas frukto de kelkaj plantoj el la genro pasifloro (Passiflora). La frukto aspektas kiel rekta, malgranda banano kun rondaj finoj. En Nov-Zelando ĝi nomiĝas „banana passionfruit“ kaj en Havajo “banana poka“. En Latinameriko, kie ĝi estas indiĝena, ĝi havas diversajn nomojn, ekzemple „curuba“, „curuba de Castilla“ kaj aliaj, ekzemple:

  • en Kolombio „curuba sabanera blanca“, „taxo“, „tacso“, „tagso“ aŭ „tauso“.
  • en Ekvadoro, „parcha“
  • en Venezuelo „taxo“
  • en Bolivio „tumbo“ aŭ „curuba“
  • en Peruo „tacso“, „tumbo“, „tumbo del norte“, „trompos“, „tintin“ aŭ „purpur“.

Ekzistas kelkaj plantspecioj de banana-pasifrukto, ekzemple:

„Mollissima“ kaj la parenca Passiflora mixta estas grimpantaj plantoj kies cilindraj trunkoj estas konvrataj de flavaj haroj. Ili kreskas ĝis 7 m altaj. La folioj estas helverdaj kun bone videbla nervaturo. La floro estas granda, kaj havas rozkolorajn kaj verdaj petalojn kun flava kaj blanka centro. La manĝebla matura frukto estas flava ĝis oranĝkolora kaj havas dolĉan oranĝkoloran pulpon kun nigraj semoj.

Kurubo estas indiĝena en la andaj valoj de Venezuelo ĝis Bolivio. Ĝi estis kultivata ekde la tempo de la hispana konkerado. Hodiaŭ la fruktoj estas vendataj sur lokaj foiroj.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Passiflora molissima: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src= kompleta kaj laŭlonge tranĉita kurubo.  src= ceramikaĵo el la moĉea kulturo . Larco muzeo

Kurubo aŭ banana pasifrukto estas frukto de kelkaj plantoj el la genro pasifloro (Passiflora). La frukto aspektas kiel rekta, malgranda banano kun rondaj finoj. En Nov-Zelando ĝi nomiĝas „banana passionfruit“ kaj en Havajo “banana poka“. En Latinameriko, kie ĝi estas indiĝena, ĝi havas diversajn nomojn, ekzemple „curuba“, „curuba de Castilla“ kaj aliaj, ekzemple:

en Kolombio „curuba sabanera blanca“, „taxo“, „tacso“, „tagso“ aŭ „tauso“. en Ekvadoro, „parcha“ en Venezuelo „taxo“ en Bolivio „tumbo“ aŭ „curuba“ en Peruo „tacso“, „tumbo“, „tumbo del norte“, „trompos“, „tintin“ aŭ „purpur“.

Ekzistas kelkaj plantspecioj de banana-pasifrukto, ekzemple:

P. tripartita var. mollissima P. tarminiana