dcsimg
Image of farkleberry
Creatures » » Plants » » Dicotyledons » » Heather Family »

Farkleberry

Vaccinium arboreum Marsh.

Vaccinium arboreum ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Vaccinium arboreum (ArbovakcinioScintilbero) estas specio de Vakcinio indiĝena de la sudorienta Usono, de suda Virginio okcidente ĝis sudorienta Nebrasko, sude ĝis Florido kaj orienta Teksaso, kaj norde ĝis Ilinojso.[1]

Priskribo

Vaccinium arboreum estas arbedo (malofte malgranda arbo) kreskanta ĝis 3-5 m (malofte 9 m) alta. La folioj estas ĉiamverdaj en la sudo de la habitato, sed deciduaj pli norde, kie vintroj estas pli malvarmaj; ili estas oval-elipsaj kun pinta apekso, 3-7 cm longa kaj 2-4 cm larĝa, kun glata aŭ tre fajne dentita marĝeno. Scintilbero kreskas sur sablodunoj, hamakoj, sekaj montoflankoj, herbejoj, kaj en ŝtonoza arbaro. Ĝi ankaŭ kreskas sur gamo da humidaj ejoj, kiel ekzemple malsekaj river-aluviejoj kaj laŭ riveretobordoj.

La floroj estas blankaj, sonorilformaj, kaj 3-4 mm en diametro kun kvin-loba korolo, produktita en grapoloj ĝis 5 cm longa. La frukto estas ronda seka bero proksimume 6 mm en diametro, verda komence, nigra kiam matura, manĝebla sed amara kaj malmola.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Vaccinium arboreum: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Vaccinium arboreum (Arbovakcinio aŭ Scintilbero) estas specio de Vakcinio indiĝena de la sudorienta Usono, de suda Virginio okcidente ĝis sudorienta Nebrasko, sude ĝis Florido kaj orienta Teksaso, kaj norde ĝis Ilinojso.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO