Subfamilio Tigrisomatenoj (nome la koklearo kaj la tigrardeoj)
Subfamilio Botaŭrenoj
Subfamilio Ardeenoj
La ardeoj kaj botaŭroj estas karnomanĝuloj. La membroj de tiu familio plej asocias kun humidejoj kaj akvo, kaj manĝas varion de vivantaj akvopredoj. La dieto inkludas ampleksan varion de akvaj animaloj, inklude fiŝojn, reptiliojn, amfibiojn, krustulojn, moluskojn kaj akvajn insektojn. Individuaj specioj povas esti ĝeneralistaj aŭ specialiĝi pri iaj predotipoj, kiaj la Flavkresta noktardeo, kiu specialiĝas en krustuloj, precize kraboj.[8] Multaj specioj povas oportuneme kapti ankaŭ pli grandajn predojn, inklude birdojn kaj birdovojn, rodulojn, kaj pli rare kadavraĵojn. Eĉ pli rare estis informoj pro ardeoj manĝantaj glanojn, pizojn kaj grenon, sed plej vegetala materialo konsumata estas hazarda.[1]
Plej komuna ĉastekniko estas ke la birdo staras senmove borde de aŭ ene de neprofunda akvo kaj atendas ĝis predo venas ene de sia teritorio. Birdoj povas fari tion el rekta sinteno, kio havigas al ili pli ampleksan vidkampon por vidi predon, aŭ el kaŭra sinteno, kio estas pli kamufla kaj permesas ke la beko estas pli proksima al la predo kiam oni lokigas ĝin. Vidinte predon, la kapo moviĝas el flanko al flanko, por ke la ardeo povas kalkuli la situon de la predo en la akvo kaj malatenti la refrakton, kaj poste la beko estas uzata por harpuni la predon.[1]
Aldone al staro kaj gvatatendo, ardeoj povas manĝi pli aktive. Ili povas piediri malrapide, je ĉirkaŭ 60 paŝojn por minuto, kaptante predon post ties observo. Aliaj aktivaj manĝoteknikoj estas piedotrenado kaj plukado, kiam oni uzas piedojn por fortimigi la kaŝitan predon.[9] La flugiloj povas esti uzataj por timigi predon (aŭ por allogi ĝin al ombro) aŭ por malpliigi la lumobrilon; plej ekstrema ekzemplo de tio estas montrata de la Nigra ardeo, kiu formas plenan kanopeon aŭ ombrelon per siaj flugiloj super sia korpo.[10]
Kelkaj specioj de ardeoj, kiaj la Malgranda egreto kaj la Griza ardeo, estis dokumentitaj uzante allogon por allogi predon al atingebla distanco. Ardeoj povas uzi erojn kiuj jam estas surloke aŭ eĉ aktive aldoni erojn al akvo por allogi fiŝojn. Erojn povas esti homfaritaj, kiaj paneroj;[11] alternative la Striardeo en la Amazono estis vidata ripete faligante semojn, insektojn, florojn kaj foliojn en la akvon por kapti fiŝojn.[12]
Tri specioj, nome la Nigrakapa ardeo, la Fajfardeo kaj ĉefe la Bovardeo, estas malpli ligataj al akvaj medioj kaj povas manĝi for el akvo. La Bovardeoj plibonigas sian manĝosukceson sekvante grandajn paŝtomamulojn (moderne respektive traktorojn), kaptante insektojn forpelitajn el ties movado. Unu studo trovis, ke la sukcesindico de predokapto pliboniĝas en 3.6 fojojn super solecaj manĝintoj.[13]
Dum la familio montras gamon de reproduktaj strategioj, ĝenerale la ardeoj estas monogamaj kaj ĉefe koloniaj. Plej dumtagaj ardeoj kaj noktardeoj estas koloniaj, aŭ parte koloniaj depende el cirkonstancoj, dum botaŭroj kaj tigrardeoj estas ĉefe solemaj nestumantoj. Kolonioj povas enhavi kelkajn speciojn same kiel aliajn tipojn de akvobirdoj. En studo pri Malgrandaj egretoj kaj Bovardeoj en Barato la majoritato de kolonioj studitaj enhavis ambaŭ speciojn.[14] Nestumado estas sezona en moderklimataj specioj; en tropikaj specioj ĝi povas esti sezona (ofte koincide kun la pluvsezono) aŭ povas okazi la tutan jaron. Eĉ ĉe tutan jaron reproduktuloj nestumintenso varias tra la jaro. Tropikaj ardeoj tipe havas nur unu reproduktan sezonon por jaro, malkiel kelkaj aliaj tropikaj birdoj kiuj povas fari ĝis tri ovodemetadojn jare.[1]
Pariĝado kutime okazas ĉe la nesto. Masklo alvenas la unua kaj ekkonstruas la neston, kie li memmontradas por allogi inojn. En koloniaj specioj memmontrado enhavas vidajn indikojn, kiaj adoptado de sintenoj aŭ rita memmontrado, dum ĉe solemaj specioj gravas aŭdaj indikoj, kiaj profunda muĝado fare de botaŭroj. La escepto por tio estas la Ŝipbekulo, kiu pariĝas for el la nestoloko. Pariĝinte la paro plukonstruas la neston ĉe preskaŭ ĉiuj specioj, kvankam ĉe la Malgranda botaŭro kaj ĉe la Eta botaŭro nur la masklo laboras por la nesto.[1]
Kelkaj ornitologoj informis pri observado de inardeoj ligataj al impotentaj maskloj, kaj poste serĉante seksan satigon ie fore.[1]
La nestoj de ardeoj troviĝas kutime ĉe aŭ super akvo. Ili situantas tipe inter vegetaĵaro, kvankam la nestoj de kelkaj specioj estis trovataj surgrunde kie ne disponeblas taŭgaj arboj aŭ arbustoj.[1][14] Multaj specioj uzas arbojn, kaj tie la nestoj troviĝas alte supergrunde, dum specioj kiuj loĝas en kareksejoj povas nestumi tre proksime de la grundo.[1]
Ĝenerale ardeinoj demetas 3 al 7 ovojn. Pli grandaj ovodemetadoj konstatiĝis ĉe la plej malgrandaj botaŭroj kaj kak pli rare ĉe kelkaj pli grandaj tagulaj ardeoj, kaj ovodemetadoj kun ununura ovo estis registritaj ĉe kelkaj el la tigrardeoj. Ovarkvanto varias laŭ latitudo ene de specio, kun individuoj de moderklimataj areoj ovodemetantaj pli da ovoj ol tiuj de tropikaj areoj. Ĝenerale la ovoj estas brile bluecaj aŭ blankaj, kun la escepto de la plej grandaj botaŭroj kiuj demetas olivecbrunajn ovojn.[1]
Subfamilio Tigrisomatenoj (nome la koklearo kaj la tigrardeoj)
Genro Cochlearius aŭ Koklearo — Ŝipbeka ardeo, Ŝipbekulo aŭ koklearo, Cochlearius cochlearius Genro Tigrisoma — tipaj tigrardeoj (3 specioj) Nudkola tigrardeo, Tigrisoma mexicanum Malhela tigrardeo, Tigrisoma fasciatum Ruĝa tigrardeo, Tigrisoma lineatum Genro Tigriornis Blankakresta tigrardeo, Tigriornis leucolophus Genro: Zonerodius Novgvinea tigrardeo, Zonerodius heliosylusSubfamilio Botaŭrenoj
Genro: Zebrilus Zigzaga tigrardeo, Zebrilus undulatus Genro Ixobrychus — malgrandaj botaŭroj (8 vivantaj specioj, 1 ĵus formortinta) Malgranda botaŭro, Ixobrychus minutus Nigradorsa botaŭro, Ixobrychus dubius Novzelanda botaŭro, Ixobrychus novaezelandiae (formortinta) Cinamoma botaŭro, Ixobrychus cinnamomeus Stridorsa botaŭro, Ixobrychus involucris Eta botaŭro, Ixobrychus exilis Ĉina botaŭro, Ixobrychus sinensis Ŝrenkena botaŭro, Ixobrychus eurhythmus Nana botaŭro, Ixobrychus sturmii Nigra botaŭro, Ixobrychus flavicollis Genro Botaurus — grandaj botaŭroj (4 specioj) Nordamerika botaŭro, Botaurus lentiginosus. Granda botaŭro, Botaurus stellaris Sudamerika botaŭro, Botaurus pinnatus Aŭstralazia botaŭro Botaurus poiciloptilusSubfamilio Ardeenoj
Genro Zeltornis (fosilio) Genro Nycticorax — tipaj noktardeoj (2 vivantaj specioj, 4 ĵuse formortintaj; includes Nyctanassa) Noktardeo, Nycticorax nycticorax Oceania noktardeo aŭ Ruĝecbruna noktardeo, Nycticorax caledonicus Genro Nyctanassa — amerikaj noktardeoj (1 vivanta specio, 1 ĵuse formortinta) Flavkresta noktardeo, Nyctanassa violacea Genro Gorsachius — aziaj kaj afrikaj noktardeoj (4 specioj) Blankadorsa noktardeo, Gorsachius leuconotus Blankorela noktardeo, Gorsachius magnificus Japana noktardeo, Gorsachius goisagi Tigra noktardeo, Gorsachius melanolophus Genro Butorides — verdadorsaj ardeoj (3 specioj; foje inkludataj en Ardea) Verda ardeo, Butorides virescens Sundevala ardeo, Butorides sundevalli Striardeo, Butorides striatus aŭ Ardea striatus Genro Agamia — Agamia ardeo, Agamia agami Genro Pilherodius — Kronardeo, Pilherodius pileatus Genro Ardeola — ralardeoj (6 specioj) Hinda ardeo, Ardeola grayii Ralardeo, Ardeola ralloides Ĉina ralardeo, Ardeola bacchus Indonezia ralardeo, Ardeola speciosa Madagaskara ralardeo, Ardeola idae Ruĝventra ralardeo, Ardeola rufiventris Genro Bubulcus — bovardeoj (1-2 specioj, foje inklude en Ardea) Bovardeo, Bubulcus ibis Genro Proardea — (fosilio) Genro Ardea — tipaj ardeoj (11-17 specioj) Blucindra ardeo, Ardea herodias Griza ardeo, Ardea cinerea Goliata ardeo aŭ Giganta ardeo, Ardea goliath Kokoia ardeo, Ardea cocoi Pacifika ardeo, Ardea pacifica Nigrakapa ardeo, Ardea melanocephala Madagaskara ardeo, Ardea humbloti Blankventra ardeo, Ardea insignis Sumatra ardeo, Ardea sumatrana Purpura ardeo, Ardea purpurea Blanka ardeo aŭ Blanka egretardeo, Ardea alba Orienta egretardeo, Ardea alba modesta, konsiderata subspecio de Ardea alba Makula ardeo, Ardea picata Genro Syrigma — Fajfardeo, Syrigma sibilatrix Genro Egretta — tipaj egretoj (7-13 specioj) Malgranda egreto, Egretta garzetta aŭ Ardea garzetta Blanka egreto, Egretta thula Ruĝeca egreto, Egretta rufescens Ruĝgorĝa egreto, Egretta vinaceigula Nigra egreto, Egretta ardesiaca Trikolora egreto, Egretta tricolor konata ankŭ kiel Luiziana ardeo Blankavizaĝa egreto, Egretta novaehollandiae aŭ Ardea novaehollandiae Blua egreto, Egretta caerulea Rifegreto, Egretta sacra aŭ Ardea sacra, konata ankaŭ kiel Pacifika rifegreto aŭ Orienta rifegreto Okcidenta rifegreto, Egretta gularis Duforma egreto, Egretta dimorpha Ĉina egreto, Egretta eulophotes Genro Mesophoyx — Intermeza ardeo aŭ Intermeza egreto, Mesophoyx intermedia