La Blankakola buteo (Leucopternis lacernulatus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Leucopternis kiuj estas ĝenerale blankaj aŭ blankecaj buteagloj.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj de atlantikaj regionoj, montararbaroj kaj plantejoj.
Ĝi estas endemia de Brazilo kaj minacata pro habitatoperdo.
Ĉe tiu specio la kapo kaj subaj partoj estas tutblankaj, dumfluge ĝi povas esti konfuzata eĉ kun kolomboj, la dorso estas nigreca. La flugiloj estas nigraj. La vosto estas mallonga kaj blanka, kun la bazo mallarĝa nigra antaŭfina bendo. Pro ties tutblankeco tiu specio rimarkindas de malproksime. Ĝi estas 43 al 52 cm longa, kun enverguro de 96 cm, flugilo de 295 mm, vosto de 157 mm, beko de 23 mm kaj tarso de 85 mm.
Tiu specio manĝas insektojn, araneojn kaj aliajn senvertebrulojn aŭ malgrandajn vertebrulojn kiaj serpentetoj, roduloj aŭ lacertetoj.[1] Ĝi estas oportunema manĝanto kiu nutras sin el predoj elirigitaj de armeformikoj, simioj, koatioj aŭ eĉ homoj.
Dum la reprodukta sezono ili konstruas neston el sekaj bastoneteroj en alta arbo.
La Blankakola buteo loĝas en la Atlantika Arbaro de Orienta Brazilo ĝis Santa Catarina. Ankaŭ ĉe Alagoas, Paraíba, Bahia, Rio de Janeiro, São Paulo, Paraná, Santa Catarina, Minas Gerais kaj Espírito Santo. En Paraná estas konsiderata rara specio kun ege malmultaj vidaĵoj, ĉiuj el ili en la atlantika arbaro, kie ŝajne ili preferas la praregionojn.
La Blankakola buteo (Leucopternis lacernulatus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Leucopternis kiuj estas ĝenerale blankaj aŭ blankecaj buteagloj.