dcsimg

Nana akcipitro ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Nana akcipitro aŭ Sulavesa akcipitro (Accipiter nanus) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Ĝi estas endemia de la indoneziaj insuloj de Sulaveso kaj Buton. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj je pli malalta grado arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi ege similas al la parenco de Wallacea nome Rozbrusta akcipitro, sed oni supozas, ke ĝi estas pli proksime parenca al la Besro[1]. Ĉio tio faras ĝin malfacile identigebla kaj eble ne ĉiam registrita. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj membroj de sia familio (longo proksimume de 25 cm).

Ĝi ĉasas insektojn kaj malgrandajn birdojn.

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ne estas multaj certigitaj vidaĵoj de tiu specio, sed oni scias ke ĝi loĝas almenaŭ en la Nacia Parko Lore Lindu.

Referencoj

  1. James Ferguson-Lees & David Christie (2005). Raptors of the world. Christopher Helm. London, UK.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Nana akcipitro: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Nana akcipitro aŭ Sulavesa akcipitro (Accipiter nanus) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Ĝi estas endemia de la indoneziaj insuloj de Sulaveso kaj Buton. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj je pli malalta grado arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi ege similas al la parenco de Wallacea nome Rozbrusta akcipitro, sed oni supozas, ke ĝi estas pli proksime parenca al la Besro. Ĉio tio faras ĝin malfacile identigebla kaj eble ne ĉiam registrita. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj membroj de sia familio (longo proksimume de 25 cm).