La Krona solaglo (Harpyhaliaetus coronatus), tipe konata simple kiel Krona aglo (kio kondukas al eventuala konfuzo kun la afrika Kronaglo, Stephanoaetus coronatus) estas endanĝerita rabobirdo el orienta kaj centra Sudameriko.
Temas pri granda rabobirdo 73–79 cm longa, kun enverguro de 170–183 cm kaj averaĝa pezo de 2.95 kg. Plenkreskulo estas preskaŭ entute griza kun granda nuka kresto kaj mallonga, blankanigre bendeca vosto. Junulo estas grizbruna en dorso kaj pala kun grizbrunaj strioj en kapo kaj subaj partoj.
Tiu neotropisa specio loĝas en Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Bolivio. Ĝi kutime loĝas en malfermaj arbaroj kaj marĉoj, malkiel ties plej proksima parenco, nome la Monta solaglo, kiu loĝas nur en densa arbaro de Andoj. Ĝi estas ofte rimarkata pro siaj lantaj movoj dumtage kaj oni supozas, ke ĝi estas tre krepuskula por agado. Ĝi predas ĉefe mamulojn, inklude dazipojn, mefitojn, mustelojn, rodulojn kaj simiojn. Ĝi ĉasas ankaŭ reptiliojn (ĉefe serpentojn), fiŝojn, hejmajn ŝafojn kaj eventuale birdojn, inklude tinamojn kaj kokojn.
Ties nesto estas granda platformo el bastoneteroj ĉirkaŭ 1.2 m granda kaj 30 cm profunda. Oni notis neston en la sama arbo super komunuma nesto de Monaĥaj psitakoj. Oni konstatis ovojn en oktobro kaj idojn en majo sed oni scias neniom pli pri ties reprodukta agado. Tiu specio estas konsiderata vundebla fare de BirdLife International, ĉefe ĉar ĝi loĝas je tre malaltaj densecoj kaj ĝi estas trovata malofte en naturo. Ĝi estas ege minacata pro habitatodetruo, ĉar ties habitato estas ege tuŝata pro la etendigo de agrikulturo kaj ranĉado por brutobredado. Krome oni supozas, ke okazas ĉasado de tiuj birdoj ĉefe pro timo al predado de brutobredado.