Rizobio[1] ( Rhizobium ) estas genro de bakterioj el la familio de la rizobiacoj. Estas moviĝeblaj, gram-negativaj bakterioj. Ili simbioze vivas kun fabacaj plantospecioj kaj fiksas por tiuj plantoj la nitrogenon el la aero. Tiele ankaŭ en grundoj kiuj estas nitrogene malriĉaj, tiuj plantoj povas prosperi. Sur la plantoradikoj formiĝas nodetoj en kiuj vivas la bakterioj. Tiuj ĉi ricevas sian energion el la asimilaĵoj de la planto.
Gravaj rizobiaj specioj estas :
Rizobio ( Rhizobium ) estas genro de bakterioj el la familio de la rizobiacoj. Estas moviĝeblaj, gram-negativaj bakterioj. Ili simbioze vivas kun fabacaj plantospecioj kaj fiksas por tiuj plantoj la nitrogenon el la aero. Tiele ankaŭ en grundoj kiuj estas nitrogene malriĉaj, tiuj plantoj povas prosperi. Sur la plantoradikoj formiĝas nodetoj en kiuj vivas la bakterioj. Tiuj ĉi ricevas sian energion el la asimilaĵoj de la planto.
Gravaj rizobiaj specioj estas :
Rhizobium leguminosarum, Rhizobium tropici, Rhizobium loti, Rhizobium trifolii, Rhizobium meliloti kaj Rhizobium fredii