La ĉina liriodendro (Liriodendron chinense), estas la sola azia specio en la liriodendro-genro. Tiu indiĝena arbo de centra kaj suda Ĉinujo kreskas en la regionoj de Anhujo, Gŭangŝio, Ĝjangsuo, Fuĝjano, Gŭiĝoŭo, Hubejo, Hunano, Ĝjanŝio, Ŝenŝjio, Ĝeĝjango, Siĉuano kaj Junano, kaj ankaŭ loke en norda Vjetnamujo. Protektitaj populacioj troviĝas en la Tianmuŝana Nacia Rezervejo [1], Huangŝan-Monto, Ŭuji-Ŝan, kaj Badagongŝana Naturrezervejo.
Tiu palearktisa-orientalisa arbo estas tre simila al la nordamerika specio, la tulipa liriodendro, malsama pri la ofte iomete pli grandaj kaj pli profund-lobaj folioj, kaj pri la pli mallongaj internaj petaloj en la floroj, al kiuj mankas la oranĝa pigmento de L. tulipifera. La ĉina liriodendro atingas proksimuman alton de 40 metroj [2].
Ĝi ne estas tiel vintrorezista kiel la nordamerika specio, sed estas kultivata sur aliaj kontinentoj kiel ornama arbo. Ĝi estas kreskigata en Anglujo (kie ekzistas multaj ĉe Reĝa Botanika Ĝardeno [3]) de Londono ), Irlando, Belgujo, Nederlando, kaj Germanujo. En Nordameriko, ĝi kreskas tiel fore norden kiel Bostono, Masaĉuseco en la oriento, kaj kiel Vankuvero (Kanado) en la okcidento. La ĉina liriodendro ankaŭ troviĝas en Novzelando. En kultivado ĝi kreskas tiel rapide kiel la tulipa liriodendro.
La ĉina liriodendro (Liriodendron chinense), estas la sola azia specio en la liriodendro-genro. Tiu indiĝena arbo de centra kaj suda Ĉinujo kreskas en la regionoj de Anhujo, Gŭangŝio, Ĝjangsuo, Fuĝjano, Gŭiĝoŭo, Hubejo, Hunano, Ĝjanŝio, Ŝenŝjio, Ĝeĝjango, Siĉuano kaj Junano, kaj ankaŭ loke en norda Vjetnamujo. Protektitaj populacioj troviĝas en la Tianmuŝana Nacia Rezervejo , Huangŝan-Monto, Ŭuji-Ŝan, kaj Badagongŝana Naturrezervejo.